Ankoraŭfoje pri la Esperanta Gazetaro

de Aleksander Korĵenkov
Papera eldono: Korĵenkov, Aleksander. Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro : Prelegoteksto. -- Kaliningrado: Sezonoj, 2007. -- 16 paĝoj. -- (Serio Sed ne el katedro ; n-ro 3)

© Aleksander Korĵenkov, 2007

Ĉi tiu prelego estis plurfoje prezentita en esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj. En koncizigita formo la teksto de la prelego aperis antaŭ pli ol dek jaroj en La Ondo de Esperanto (1993, n-ro 10-11). Ĝi estis aktualigita, korektita kaj kompletigita en julio 2007 por prezentado en la 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (Šiauliai, Litovio) kaj en la festivalo Arta Lumo (Kuopio, Finnlando). La aŭtoro dankas al Jukka Pietiläinen, kiu tralegis la prelegotekston kaj donis kelkajn utilajn konsilojn.

La teksto estis represita en la Kongresa Libro de la Unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (Vilno, 26–30 maj 2008). Kelkaj komposteraroj estas forigitaj, sed la teksto restis la sama; la aŭtoro aldonis nur informojn pri la enmondiĝo de Beletra Almanako kaj pri la lanĉo de la podkasta servo de La Ondo de Esperanto , kaj entabeligis statistikajn informojn pri La Gazeto.


Plonĝo en la pasintecon

Estas preskaŭ neeble supertaksi la rolon de la Esperanta gazetaro en la vivo de la esperantista lingvo-komunumo, kaj estas facile imagi ĉi tiun rolon en la pionira epoko de Esperanto, kiam mankis ne nur interreto, radio kaj telefono, sed eĉ esperantistaj renkontiĝoj kaj internaciaj vojaĝoj. Estis nur kelkaj broŝuroj, estis personoj kiuj decidis eklerni la novan lingvon, kaj estis mondlingva klubo en Nurenbergo, kies membroj decidis forlasi Volapukon kaj akcepti Esperanton kondiĉe ke en tiu lingvo estos faritaj ŝanĝoj.

Zamenhof jam en 1888, kiam la lingvo estis unujara, adresis sin al la ĉefadministracio ruslanda pri gazetaro kun peto permesi eldonon de ĉiusemajna revuo La internaciulo (Международник). En sia peto li klarigis, ke por ke la internacia lingvo komencu alporti utilon al la homaro, ĝi devas perfektiĝi, kaj por tio estas necese, ke en tiu lingvo

aperadu iu perioda eldonaĵo, kiu per sia ekzisto montrus praktike, kiomgrade la lingvo taŭgas por preciza esprimo de homa penso, kiomgrade ĝi kapablas anstataŭi aliajn lingvojn (krom gepatra, kompreneble), kio en ĝi ankoraŭ mankas ktp.; tiu ĉi eldonaĵo okupiĝus pri prilaboro de la lingvo, konatigus inter si amikojn de tiu ĉi lingvo kaj, koncentrigante iliajn disigitajn fortojn, farus ilian agadon efektive fruktodona kaj utila por la socio.

Oni scias, ke Zamenhof ne ricevis la permeson, kaj ke la unua Esperanto-gazeto en Ruslando fondiĝis nur en 1904, sed en Nurenbergo 1 sep 1889 aperis la unua numero de La Esperantisto : “gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto”. Ĝia eldonanto estis la nova prezidanto de la Mondlingva Klubo en Nurenbergo, Christian Schmidt. La gazeto ebligis al la legantoj konatiĝi kun la agado de alilandaj samideanoj, legi regulan adresaron de la novaj esperantistoj, interŝanĝi agadspertojn, diskuti pri la lingvaj problemoj. Krome ĝi enhavis originalajn kaj tradukitajn beletraĵojn, distraĵojn kaj soci-kulturajn informojn ne ligitajn kun Esperanto. La gazeto fariĝis ĝermo de la esperantista “popolo”.

En 1889 La Esperantisto aperis trifoje kun tekstoj en la lingvoj germana kaj Esperanto; sekvontjare aperis naŭ kajeroj nur en Esperanto, kaj poste ĝi ĉiumonatiĝis. En la unua abonjaro la revuo havis 112 abonantojn, plejparte el Ruslando. En 1892 la abonantaro atingis 544 en 12 landoj (Ruslando 335, Germanio 124, Svedio 56, aliaj landoj 29). En 1893 la abonantaro kreskis ĝis 889. Entute aperis 66 numeroj ĝis la maja-junia kajero 1895, eldonita en aŭgusto.

Ĝis decembro 1895 esperantistoj restis sen komuna ligilo, ĝis en Upsalo (Svedio) aperis la unua numero de Lingvo Internacia — “monata organo por la lingvo Esperanto”. Ĝin kunfondis svedo Valdemar Langlet kaj ruslandano Vladimir Gernet. Ili interkonsentis, ke la gazeton eldonos la klubo esperantista en Upsalo, kaj Gernet estos ĝia redaktoro kaj financa direktoro. Kvankam Zamenhof de tempo al tempo kontribuis al Lingvo Internacia, li apenaŭ influis la enhavon kaj la eldon-politikon de la revuo. Pro tro longa poŝta korespondado inter Ruslando kaj Svedio, en 1897 la redaktadon transprenis upsalano Paul Nylén, kiu redaktis ĝin ĝis la jaro 1901. Poste Lingvo Internacia aperis en Budapeŝto (1902–1904) kaj fine en Parizo, kie dum 1907–1914 ĝin redaktis Théophile Cart. Entute aperis 252 numeroj sur 6574 paĝoj.

Sed pli influa ol Lingvo Internacia estis L'Espérantiste , kiun en 1898 ekredaktis Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto. Ĝi estis dulingva, en Esperanto kaj en la franca lingvo, kaj pro tio eŭropaj kleruloj ricevis regule informojn pri Esperanto sen lerni la novan lingvon, dum esperantistoj trovis multajn interesajn tekstojn kaj organizajn rekomendojn en ĝi.

La unuaj gazetoj evoluigis la lingvon, formis kernon de la esperantista komunumo, kreskigis la literaturan aplikadon.

Ni forlasu la historion kaj vidu la nunan staton de la Esperanta gazetaro kaj ties problemojn.

Kiaj gazetoj?

Oni povas dividi la Esperanto-gazetojn laŭ pluraj kriterioj: laŭ landoj, laŭ aper-ofteco, laŭ amplekso, laŭ statuso (organo de asocio aŭ sendependa), sed eble la plej kutima estas divido laŭ la temoj kaj celoj. Ni sekvu ĝin.

El ĉi tiu vidpunkto la tri menciitaj gazetoj (La Esperantisto, Lingvo Internacia kaj L'Espérantiste ) apartenas al la kategorio

Internaciaj movadaj gazetoj

Ili aperis antaŭ la unua mondmilito. En la sama periodo (en 1905) 23-jara franco Paul Berthelot fondis la revuon Esperanto, kiun en 1907 li cedis al 20-jara sviso Hector Hodler. Post la fondo de UEA en 1908 ĝi iĝis ties organo. Esperanto, malkiel la tri menciitaj gazetoj, ne atentis lingvajn temojn, sed servis por praktika uzado de la lingvo. Ĝi ekzistas ĝis nun, kaj ĝi estas la plej vaste legata Esperanto-gazeto en la mondo.

En la intermilita periodo Esperanto aperigis tekstojn ankaŭ pri ĝeneralaj kulturaj kaj historiaj temoj kaj beletraĵojn, same kiel La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, sed en la nuna tempo ĝi raportas nur pri la Esperanto-movado (laŭ la vidpunkto de UEA) kaj pri lingvopolitikaj aferoj. Tradicie, unu numeron ĉiujare plenigas raportoj pri la Universala Kongreso, kaj unu el la aliaj kajeroj donas multe da spaco al la Estrara Raporto de UEA.

La unua numero de Esperanto Triumfonta, fondita de Theodor (Teo) Jung en Germanio aperis 14 apr 1920, je la mortodato de Zamenhof. Ekde novembro 1920 komenciĝis ĉiusemajna aperado, kiu finiĝis nur pro la interveno de Gestapo en junio 1936. En januaro 1925 la ĵurnalo eknomiĝis Heroldo de Esperanto , kaj dum unu jaro ĝi aperis duonsemajne . Okaze de UKoj en Germanio (1923 kaj 1933) ĝi estis ĉiutaga . Dum kelkaj jaroj ĝi raportis ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri mondaj novaĵoj, kaj tio ne ĉiam plaĉis al legantoj el landoj kritikataj.

Apenaŭ estis en Esperantujo gazeto pli populara ol Heroldo . Sed ne pro pli ol 2000 aperintaj numeroj kaj ne pro tio, ke Teo Jung — kombininta siajn fakajn konojn kun la entuziasmo pri Esperanto — iĝis unu el nemultaj sukcesaj profesiaj esperantistoj (per sia Esperanto-laborado li perlaboris pension). Plej gravas, ke Heroldo de Teo Jung estis konsekvenca protagonisto de la sendependa ĵurnalismo en Esperantujo. Tion ĝi atingis per honesta sinteno pri la demandoj, en kiuj la logiko eble konsilis akcepti pli sekuran flankon, kaj kvankam tiu sinteno foje provokis konflikton kun la “movadestroj”.

Heroldo ne identiĝis kun iu el movadaj partioj (escepte de kelkaj antaŭmilitaj jaroj kiam ĝi estis organo de IEL). Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska (ŝi redaktis Heroldon dum 1962–1996) ne evitis diri sian opinion pri konfliktoj en Esperantujo kaj pro tio ĝi havis streĉitajn interrilatojn kun, interalie, Germana Esperantisto kaj Ellersiek en la jaroj 1920aj, UEA en la 1930aj, Ivo Lapenna en la 1970aj…

En 1996 Heroldo n ekposedis LF-koop, kaj poste ĝi profiliĝis kiel gazeto raŭmisma, ne tutesperantuja. Kreskis la pres-kvalito kaj akurateco, sed la transtendenceco malaperis. Kvankam ĝiaj legantaro kaj influo ŝrumpis, ĝi restas la plej ofta papera Esperanto-gazeto kun trisemajna eldonritmo (17 numeroj jare).

Sed dum unu jardeko Heroldo cedis sian plejoftecon al Eventoj, fondita de László Szilvási (Hungario). La unua numero aperis 2 mar 1992, kaj poste ĝi estis duonmonata (kun kelkaj paŭzetoj kaj duoblaj numeroj) ĝis decembro 2002. Entute dum iom pli ol dek jaroj aperis 244 numeroj kun kelkaj utilaj suplementoj (adresaroj kaj fakaj temoj). La abonantaro variis inter 1000 kaj 1500.

Eventoj heredis la temaron de ĉiumonata Budapeŝta Informilo — ĝi raportis pri Esperanto-novaĵoj kun speciala atento al faka aplikado kaj al la reto, sed, malkiel Budapeŝta Informilo , ne naci- sed internaci-skale. La redakcio ne sukcesis esti neŭtrala en Esperantujo, kaj ĝi, interalie, prisilentis sukcesojn kaj emfazis mankojn de la Esperanta Civito kaj de la Ruslanda Esperanto-Asocio kaj Sezonoj. Ĝis nun kelkaj rubrikoj de Eventoj daŭras en la samnoma reta Esperanto-Centro, interalie, kalendaro de Esperanto-renkontiĝoj kaj Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB).

Ĉi tiu centro funkciigas novaĵservon RetInfo. Krom ĝi funkcias novaĵservoj Heroldo Komunikas kaj Gazetaraj Komunikoj de UEA. Ilin uzas dekoj da movadaj gazetoj.

La Ondo de Esperanto — apud Esperanto kaj Heroldo — estas la tria nuntempa internacia movada gazeto. Tamen ĝia temaro estas pli vasta. Krome, nun ĝi estas la sola tutesperantuja primovada gazeto, ĉar Esperanto traktas ĉefe la vivon de UEA kaj de ties landaj kaj fakaj asocioj, kaj Heroldo estas organo civitisma kun negativa sinteno al la plej grava esperantista asocio UEA. La Ondo disponigas sian spacon por informi pri la agado de UEA kaj de SAT, pri eventoj en diversaj landoj, pri la Esperanta Civito, pri la faka agado, pri agado de socie marĝenaj Esperanto-grupoj, pri la movado ĝenerale. Aperas ne nur informoj, sed ankaŭ intervjuoj, komentarioj kaj polemikaĵoj, ofte kontraŭdiraj, sen kio diskutado ne povas okazi.

Pro ĉi tiu plurismo de opinioj La Ondo estas nomata jen “laŭtparolilo de Roterdamo”, jen marioneto de l' raŭmistoj. Sed ĝi estas tia, kia ĝi estas — internacia sendependa magazino en Esperanto.

Estas klare, kio estas internacia , sed kio estas sendependa kaj magazino?

Esti sendependa ne signifas sendependon absurde absolutan, kiu ne povas esti, ĉar ĉiu gazeto ne aperas per si mem, sed apartenas al iu grupo aŭ individuo. Temas pri sendependeco de la menso, pri kapablo agi kuraĝe, cedante nek al promesoj pri privilegioj, nek al tendenco al skandalema bulvardiĝo, nek al natura agaco trempi la plumon en galon. Tiu sendependeco devigas la redaktoron aperigi honestan opinion, malgraŭ tento ne komenti, prisilenti, laŭdeti — jen pro premo de la patrona instanco, jen pro facile komprenebla memcenzuro.

La magazineco de La Ondo, kiu aperas en Ruslando ekde 1991, unue dumonate kaj ĉiumonate ekde 1998, videblas en ĝia vasta temaro — ne nur movada kroniko kaj polemikado, sed ankaŭ beletro, interlingvistiko, ĝeneralaj temoj kulturaj kaj sociaj, beletraĵoj, recenzoj, muziko, konkurstaskoj kaj multaj ilustraĵoj. La Ondo okazigas literaturan kaj fotistan konkursojn kaj kunordigas la projekton “La Esperantisto de la Jaro”.

Magazinoj estis ankaŭ La Praktiko (1932–1970) de la Internacia Cseh-Instituto en Nederlando kaj Esperanto-Gazeto (komence IOE-Gazeto ) de la Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto, aperinta dum 1966–1972.

Sed la plej sukcesa Esperanto-magazino (NPIV: ”Magazin/o . Perioda revuo, ĝenerale ilustrita, k enhavanta artikolojn pri tre diversaj temoj”) estas Monato.

Ĝeneralaj magazinoj

Monato naskiĝis en 1978 kiel Semajno — forme kaj enhave simila al la plej prestiĝaj nacilingvaj semajnaj magazinoj: Time, Newsweek, Der Spiegel. Ĉi tiu provo kaŭzis grandan entuziasmon, sed la ideo de Stefan Maul kolekti 10 mil abonojn montriĝis nerealigebla. La plano ŝajnis mortinta, kaj nur en 1980 aperis la unua Monato

.

Malgraŭ la ŝanĝoj de la eldoninto (Torben Kehlet, GCA de UEA en Antverpeno, FEL), malgraŭ kelktempa distanciĝo de la ĉefredaktoro Maul, malgraŭ la evoluo de la tekniko, Monato plu restas la sola internacia magazino en Esperanto, kiu traktas ĉiujn temojn de la moderna vivo krom unu — krom Esperanto, al kiu sin dediĉas plejparto da aliaj Esperanto-gazetoj. Pro tio Monato reale konkurencas ne kun aliaj Esperanto-gazetoj sed kun pli riĉaj kaj pli amasaj nacilingvaj gazetoj, el kiuj esperantistoj povas ĉerpi informojn pri la samaj temoj.

Gravas ne nur la temaro, sed gravas la principo — malkiel en la menciitaj mondfamaj semajngazetoj, en Monato raportojn pri eventoj verkas lokaj ĵurnalistoj kiuj konas la lokajn cirkonstancojn kaj parolas la lokajn lingvojn, sed ne gastĵurnalistoj senditaj de la redakcioj al diversaj landoj, kiuj eble havas bonan profesian nivelon, sed ne konas la lokajn realaĵojn. Ĉi tiu principo, kiun Monato havas ekde la jaro 1980, nur en la 1990aj jaroj komencis aplikiĝi en gazetoj nacilingvaj, sed ne tiel plene kiel en Monato .

Monato estas grava ankaŭ pro tio, ke ĝia 28-jara funkciado pruvis ke oni ja povas uzi Esperanton por informi internacie pri politiko, ekonomio kaj kulturo de la tuta mondo. Ĉi tio havas du kromefikojn: unue, la ĵurnalistoj de Monato (entute, ĉirkaŭ cent el multaj landoj) riĉigas kaj aktualigas la lingvon, kiu danke al ili taŭgas por priskribi la modernan vivon, kaj, due, Monato estas montrinda gazeto, kiu pruvas al neesperantistoj la vivantecon de Esperanto.

Magazineca estas ankaŭ Kontakto , dumonata soci-kultura gazeto de TEJO, fondita en 1963, tamen ĝi traktas ne ĉiujn, sed nur kelkajn (foje marĝenajn) vivosferojn (nun denove per temaj kajeroj, kiuj pli frue estis taksitaj kiel malavantaĝo). Pro ĉi tiu malaktualeco, pro identec-problemoj ligitaj kun ofta ŝanĝo de redaktoroj, kaj pro la falo de la individua membraro de UEA (ĉiuj junaj membroj de UEA ricevas Kontakto n sen aparta kotizo), ĝia abonantaro duoniĝis dum la lastaj dek kvin jaroj, dum la abonantaro de Monato restas stabila. Tamen ĝiaj legantaro kaj kunlaborantaro estas ankoraŭ sufiĉe grandaj, kaj la financa subteno de UEA garantias, ke la esperantista junularo plu havos sian propran gazeton.

Temoj neesperantaj estas en aliaj gazetoj, kaj en la historio de Esperanto estis multaj landaj gazetoj kun ĝenerala temaro.

Landaj gazetoj malplimultiĝas

La plej bona inter ili senkonteste estis El Popola Ĉinio (1950–2000), kiu dum duona jarcento aperis bele presite, lingve senriproĉe kaj — malmultekoste, ĉar ĝi estis nur unu el lingvaj versioj de la granda ŝtata revuo (tamen ĉiu versio havis sufiĉe vastan aŭtonomion, kaj en la Esperanta EPĈ aperis multe da tekstoj verkitaj pri Esperanto en Ĉinio kaj internacie, kiuj mankis en aliaj versioj).

Ĝia ekstereŭropeco, ĝia amplekso, ĝia ekstera aspekto, ĝia nesimileco al ĉiuj aliaj Esperanto-gazetoj alportis al ĝi grandan popularecon en Eŭropo, Japanio kaj Usono, kaj la legantoj pardonis al ĝi la preskaŭ senkritikan bildon de Ĉinio. Sed pro la kreskanta pragmatismo en Ĉinio, la ŝtato ĉesis subteni Esperanton kiel informkanalon — la eldonanto decidis, ke en la jaro de sia 50-jariĝo ĝi ĉesu aperi paperforme kaj fariĝu reta eldonaĵo.

Pro perdo de ŝtata subteno, aŭ de privilegioj ĉesis pluraj revuoj tiaspecaj, ekzemple, Hungara Vivo kaj La Espero el Koreio . Eĉ pli frue malaperis Vjetnamio Antaŭenmarŝas, Nuntempa Bulgario, Ripozoj kaj Okcidentgermana Revuo . Tio ne estas escepta kazo de Esperanto. Fremdlingvaj propagandaj gazetoj fariĝas malpli oftaj; ili mortas aŭ transformiĝas al turismaj prospektoj. Ni do devas akcepti, ke la Esperanta gazetaro nun devas esti financata de esperantistoj mem.

Nur Litova Stelo kaj Brazila Esperantisto reprezentas nun la iam grandan grupon de prilandaj Esperanto-gazetoj, sed ambaŭ servas samtempe ankaŭ kiel movadaj informiloj por sialandaj esperantistoj, kaj eble pro tiu duobla karaktero ili estas malpli popularaj ol siatempe estis EPĈ kaj Hungara Vivo, kiuj nur iomete traktis la movadon, ĉar en tiuj landoj aperis movadaj gazetoj. Hungara Vivo estis ne nur prilanda, sed ankaŭ kultura revuo.

Kulturaj gazetoj

1 sep 1906 en Parizo ĉe Hachette aperis la unua numero de La Revuo kun la subtitolo “Internacia Monata Literatura Gazeto, kun la konstanta kunlaborado de D-ro L.L. Zamenhof”. En La Revuo , direktata de Carlo Bourlet kaj redaktata de Félicien Menu de Ménil (la komponinto de la Esperanta himno La Espero ), Zamenhof ricevis la eblon ĉiumonate aperigi siajn famajn tradukojn, interalie, el la Biblio. Pro la kunlaboro de Grabowski, Kabe, Vallienne, Boirac, Privat kaj aliaj gravaj aŭtoroj ĝi estis la plej prestiĝa Esperanta revuo antaŭ la unua mondmilito. Post la forpaso de Bourlet (1913) Hachette malinteresiĝis pri Esperanto, kaj La Revuo ne aperis postmilite.

La plej fama kulturgazeto en Esperanto iĝis ne La Revuo, produktita de unu el la plej konataj eldonejoj de la mondo, sed Literatura Mondo , fondita en Budapeŝto de Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc), la patro de la fama entreprenisto George Soros. Post malpli ol kvarjara aperado (1922–1926) ĝi ĉesis kaj estis refondita en 1931 de Vilmos Bleier kiu ĝin eldonis ĝis la Dua Mondmilito.

En ĝi sub la redakto de du hungaraj poetoj Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy kunlaboris la plej famaj tiutempaj aŭtoroj: estonino Hilda Dresen, hungaroj Ferenc Szilágyi kaj Lajos Tárkony, francoj Gaston Waringhien kaj Raymond Schwartz kaj multaj aliaj. Ĝi aperigis elstarajn literaturajn verkojn originalajn kaj tradukajn, en ĝi pulsis la literatura vivo kaj floris kritiko. Lingve, stile kaj literatur-guste ĝi estis preskaŭ senriproĉa, kaj ne estas mirinde, ke ĝi estas konsiderata kiel la sola centra literatura Esperanto-revuo, dum la antaŭaj kaj postaj revuoj ne sukcesis respeguli la tutan gamon de la Esperanta literaturo.

Post la nelonga postmilita eldon-periodo de Literatura Mondo (1947– 1949) pasis sep jaroj ĝis ekapero de La Nica Literatura Revuo (1955–1962, red. Gaston Waringhien) kaj de Norda Prismo (1955–1975, Ferenc Szilágyi ĝis 1967, William Auld ĝis 1972, laste Vilho Setälä). Ambaŭ revuoj estis interesaj literature kaj kulture, kvankam La Nica eble pli elstaris pro eseoj, recenzoj kaj zamenhofologiaj tekstoj ol pro beletraĵoj.

Literatura grupo La Patrolo ekeldonis en 1970 Literatura n Foiro n (redaktoroj: Giorgio Silfer ĝis 1980, Perla Martinelli ĝis 1995, Ljubomir Trifonĉovski ekde 1996). Ĝi aperas ĝis nun kaj estas la plej longe aperanta Esperanto-kulturgazeto sed, same kiel la du supre menciitaj, ĝi ne atingis la influon de Literatura Mondo, eble ĉar ĝi donas tro da loko al la raŭmisma ideologio, kiun akceptas ne ĉiuj potencialaj legantoj kaj aŭtoroj, kiuj eble abonus aŭ kunlaborus, se ĝi enhavus malpli da ideologiaj tekstoj.

Plu aperas ankaŭ La Gazeto , kies 23a jarkolekto jam komenciĝis. Ĝi estas ne literatura, sed ĝeneral-kultura gazeto kun forta filozofia influo de la redaktoro, Eugène de Zilah.

Ĉi tiuj kvar revuoj estis/estas dumonataj, sed Fonto , fondita en oktobro 1980 en Brazilo ĉe samnoma eldonejo, estis ĉiumonata, kaj en ĝi literaturaj tekstoj dominis. Sub la sinsekva redaktado de William Auld, Daniel Luez kaj Gerrit Berveling entute aperis 306 numeroj — pli multe ol de iu ajn alia literatura revuo en Esperanto, sed Fonto “provizore” ekpaŭzis fine de 2006 pro kresko de poŝtaj tarifoj kaj ŝrumpo de la abonantaro, supozeble ankaŭ pro manko de eldon- kaj kultur-politiko.

Fine de 2007 estis lanĉita la jarduona Beletra Almanako .

Literaturaj tekstoj aperas en pluraj aliaj gazetoj — nuntempe en Monato, La Ondo de Esperanto, Scienco kaj Kulturo, Pola Esperantisto. Ni ne forgesu pri La KancerKliniko (Francio), al kiu ties eldonanto, Ĵak le Puil, aldonis la subtitolon: “politika, kultura, skandalema, ajnista”.

Sportaj, muzikaj, erotikaj, modaj revuoj … ne ekzistas

Foliumante la revuojn, oni povas konstati, ke esperantistaro estas sufiĉe literaturema — en la eta diaspora lingvo-komunumo aperas kelkaj literaturaj kaj kulturaj revuoj, sed nur unu ĝenerala magazino (Monato ), kaj neniu gazeto sporta, filma, teatra, muzika, erotika, neniu modrevuo, neniu revuo pri komputiloj, pri aŭtoj, pri turismo, pri ĝardenoj, pri fiŝado, neniu reklamgazeto ktp. Nu, tiaj gazetoj nacilingvaj kutime estas pli oftaj ol unumonataj kaj ili estas aĉetataj en kioskoj, sed ne abonataj. Esperantistoj do preferas legi pri tiaj temoj nacilingve, ne en Esperanto.

Tamen aperis kaj aperas kelkaj gazetoj religiaj, inter kiuj menciendas Espero Katolika — la plej longe aperanta inter ĉiuj niaj gazetoj (ekde 1903) — kaj protestanta Dia Regno (1908). Krom ili estas pluraj lokaj kaj landaj periodaĵetoj kristanaj.

Sennaciulo, Sennacieca Revuo, Internaciisto, La Sago estas politikaj gazetoj. Pli socia ol politika estas la nova revuo Femina .

Juna Amiko estas revuo por infanoj kaj komencantoj. La problemo de tiaj gazetoj estas, ke infanoj adoltiĝas kaj komencantoj perfektiĝas aŭ kabeas.

Fakaj Esperanto-gazetoj estas kutime asociaj bultenoj, informantaj pri la asocia agado kaj pri renkontiĝoj de samfakuloj. Interesaj fakaj tekstoj estas malmultaj. Eble nur Internacia Pedagogia Revuo kaj Internacia Fervojisto kontribuas al evoluo de siaj fakoj per Esperanto. Scienca Revuo kaj Scienco kaj Kulturo aperigas tekstojn diversfakajn, sed mankas kontinueco al ambaŭ; foje oni pensas, ke ĉi tiuj revuoj aperigas nur tion, kion oni hazarde sendis por aperigo, sen klara eldonpolitiko (same pri Fonto ).

Nacilingvaj gazetoj pri Esperanto restas ekster la kadro de ĉi tiu prelego, same kiel ili restas ekster la merkato.

Kio do estas la cetero inter la supozeble 250 aperantaj gazetoj?

Ili estas lokaj kaj landaj bultenoj, informantaj pri la vivo de la societoj, kiuj eldonas ilin. Kutime ili aperas dumonate aŭ trimonate, kun neregula eldonritmo kaj varia paĝonombro. Malmultaj havas dignan aspekton. Ofte ili ne zorgas pri abonantoj, ĉar la membroj de la societo/asocio ricevas la bultenon kontraŭ sia societa kotizo.

Inter ili la plej interesaj estas: Le Monde de l'Espéranto (Francio), Esperanto aktuell (Germanio), Esperantolehti / Esperanta Finnlando (Finnlando), La Espero (Svedio), Kataluna Esperantisto (Hispanio), Skota Esperantisto (Britio), Tempo (Kroatio), Esperanto USA (Usono), Esperanto sub la Suda Kruco (Aŭstralio), Israela Esperantisto (Israelo) kaj la jam menciitaj Pola Esperantisto kaj Litova Stelo .

Menciinte ĉi tiujn du orient-eŭropajn gazetojn, ni haltu en ĉi tiu regiono por rememori la grandan ŝanĝiĝon, kiu okazis en la lasta jar-dudeko.

Katastrofa falo en la Oriento

Dum pli ol tridekjara poststalinisma epoko la orient-eŭropa esperantistaro ĝuis trankvilan vivon. Kun nemultaj zorgoj pri panakiro, relative kontentigaj vivkondiĉoj kaj kun abunda libera tempo, sufiĉe multaj povis dediĉi parton de tiu tempo al Esperanto. La aŭtoritatoj modere subtenis la esperantistojn, kondiĉe de ties lojaleco al la reĝimo kaj de aparteno al la trunka landa asocio, establita kaj kontrolata de la ŝtato.

En ĉi tiu forcejo bele floris Esperantaj gazetoj, havantaj relative vastan legantaron en la “soclandaro”, kie loĝis duono da aligitaj membroj de UEA. Tiuj gazetoj havis neniun konkurencon (gazetoj okcidentaj preskaŭ ne povis penetri) kaj ricevis certan helpon de ŝtataj strukturoj. La eldonkvantoj multe superis la okcidentajn: Bulgara Esperantisto (6500 ekz.), Budapeŝta Informilo (5500), Der Esperantist (5000), Juna Amiko (4500), Horizonto de Soveta Litovio kaj Slovaka Esperantisto (po 3000)…

Laŭtakse, orient-eŭropaj legantoj meze de la 1980aj jaroj konsumis ĉ. 50 mil abonojn jare. Sian senzorgan ekziston la gazetoj pagis per ideologia tributo, jen tute dominanta (Paco), jen apenaŭ sentebla (Juna Amiko).

Sed la Berlina muro falis. Disfalintaj brikoj frakasis la gazet-forcejon. Komenciĝis dolora periodo de adaptiĝo aŭ agoniado. Eble duono de la revuoj ne plu aperas. Plej bedaŭrinde estis, ke Hungara Vivo — la sola orient-eŭropa kulturgazeto en Esperanto — “fermis la butikon” post la 30-jara ekzisto. La redakcio ne povis “teni la revuon en la ĝisnuna formo”, ĉar el 2 mil abonantoj (el ili ĉ. 1 mil en Sovetunio) restis nur(!) 500.

Tamen orient-eŭropaj esperantistoj — ne plu dekmiloj, sed ja miloj — daŭre prezentas certan merkaton, kiu “ne toleras la vakuon”.

Kelkaj asociaj gazetoj ne malaperis, sed mizeriĝis aspekte kaj amplekse. La abonantaro de Bulgara Esperantisto ŝrumpis de 6500 al 300; el ĉiumonata ĝi iĝis trimonata.

Troviĝis pluraj riskemuloj, kiuj enmondigis provnumerojn de novaj gazetoj, sed nur kelkaj atingis relativan sukceson (eŭfemismo por “restis vivaj”).

Iuj, kiel Ruslanda Esperantisto kaj Kroata Esperantisto (heredintaj la nomojn el la pasinteco), provis vivteni sin per enlandaj abonantoj, sed ili devis ĉesi, sen alilandaj kotizoj kaj sen subteno ekstera.

Aliaj, kiel Eventoj, Litova Stelo, La Ondo de Esperanto, serĉis abonantojn ankaŭ en la okcidenta merkato. Sed la internacia merkato estas saturita, kaj por nova gazeto aliregiona estas malfacile trovi multajn abonantojn en la pli riĉaj landoj de la Okcidenta Eŭropo, Norda Ameriko kaj Orienta Azio.

Cetere, se temas pri abonantoj, vidu la eldon- kaj abon-kvantojn de kelkaj gazetoj internaciaj kaj naciaj por la jaro 2006.

Internaciaj gazetoj

Titolo Eldonkvanto Abonkvanto Landoj kun plej multaj abonantoj

Esperanto 5500 4089 Francio 396
Monato 1900 1700 Germanio, Francio, Belgio, Usono, Japanio
Heroldo de Esperanto 1100 1000 Svislando 200
Kontakto 1100 893 Francio 95, Hispanio 83, Brazilo 63, Usono 48
Sennaciulo 1000 850 Francio 320, Japanio 102, Brazilo 64
Literatura Foiro 850 750 Pli ol 100 al PEN-Centroj
Juna Amiko 1100 700 Italio 90, Hungario 70, Francio 60, Brazilo 50
Espero Katolika 1000 675 Ĉeĥio, Italio, Germanio
TEJO-Tutmonde 800 626 Francio 68, Germanio 54, Ruslando 38
Internacia Pedagogia Revuo 800 596 Germanio, Italio, Brazilo
La Ondo de Esperanto 700 545 Ruslando 93, Pollando 66, Germanio 44
La Gazeto 360 280 Francio 61, Germanio 27, Nederlando 25
La KancerKliniko 300 ? Francio, Belgio, Usono
Femina 500 200 Svislando, Japanio
Naturista Vivo 90 90 Hungario, Francio, Pollando

Landaj gazetoj

Titolo (lando, se necese) Eldonkvanto Abonkvanto Eksterlandaj abonoj

La Revuo Orienta (Japanio) 1800 1315 8 ekster Japanio
Esperanto aktuell (Germanio) 1400 1000 100 ekster Germanio (ĉefe Aŭstrio)
L'esperanto (Italio) ? 950
La Lanterno Azia (Koreio) 1000 835 6 ekster Koreio
Le Monde de l'Espéranto (Francio) 1000 700 50 en Kanado kaj kelkaj diverslande
La Espero (Svedio) ? 550 kelkaj ekster Svedio
Starto (Ĉeĥio) 660 500 2–3 ekster Ĉeĥio
Horizontaal (Flandrio) 600 400 50 en Nederlando
Tempo (Kroatio) 550 352
Esperanta Finnlando 400 350 50 ekster Finnlando (kun donacoj)
Bulgara Esperantisto 320 300 nur en Bulgario
Pola Esperantisto 300 280 40 ekster Pollando
Litova Stelo 600 245 100 ekster Litovio
REGo (Ruslando) 250 210 15 ekster Ruslando

La redakcioj (redaktoroj) de aliaj gazetoj ne respondis.

Tro da fokoj, maltro da ĉasistoj

Antaŭ pli ol dek jaroj la slipara katalogo de Rondo Takács registris 10 mil 440 Esperanto-gazetojn kun pli ol 37 mil jarkolektoj (Periodaĵoj, 1993, №1, pĝ. 2). Kiu scias, kiom da Esperantaj periodaĵoj ekzistas nun? La adresaro de Eventoj (1993) enhavis 188 erojn. La katalogo de UEA (1988/89) mencias 108 titolojn. Sed oni povas facile aldoni kelkajn dekojn da pliaj gazetoj. Kredeble, ne malpli ol 250 periodaĵoj nun aperas.

Kion signifas 250? Plejparte temas pri lokaj bultenoj, mizeraspektaj, parte nacilingvaj kaj apenaŭ periodaj. Por miloj da iliaj abonantoj tio sufiĉas.

Estas naive kredi, ke ili subite ekabonos al pli grava internacia, kultura aŭ socia gazeto. Por tio necesas altigo de la lingvo-scio, vastigo de la interesoj, pli granda mon-investo (bultenojn oni ne abonas sed ricevas kontraŭ la membrokotizo) kaj sufiĉa tempo por konsumado de ankoraŭ unu gazeto: pli ampleksa, pli ofta, pli komplika lingve kaj teme. Kaj en tiu gazeto ili ne plu legos pri la kara grupo, ili trovos nek konatajn nomojn, nek informojn nacilingvajn.

La transiro povas okazi ne dank' al, sed malgraŭ aŭ preter la ekzistantaj bultenoj.

Temas ne pri konkurenco, sed pri ekzisto de dunivela esperantistaro, kiun oni dividu ne je komencantoj (por kiuj la lokaj bultenoj) kaj lingvo-rutinuloj, sed prefere konsiderante engaĝitecon en la vivo esperantista.

Nur unu ekzemplo, por ne esti teoria. En mia urbo Jekaterinburg loĝis veterano, sperta esperantisto N. K., kiu lernis la lingvon antaŭ 70 jaroj, kontentige parolis ĝin kaj ĉiujare faris du-tri vizitojn al la urba klubo kutime je la Zamenhofa tago, kiam li aĉetis librojn kaj pagis sian kotizon. Neniam lin interesis gazetoj sociaj aŭ kulturaj en Esperanto, ĉar “ekzistas ja multaj ruslingvaj”, sed nur unu informilo movada… En la najbara urbo Permo juna pentristo L.P., hazarde kontaktinta Esperanton, tuj konceptis ĝin sia arta esprimilo kaj, fascinita de poemoj de Waringhien en Literatura Foiro , li ekverkis mem, neniam partopreninte la lokan kluban vivon, nek leginte movadan bultenon. Similajn ekzemplojn ĉiu povas rememori.

En 2006 UEA anoncis aboneblon por 37 gazetoj. Landaj perantoj anoncas kutime ĉ. 20 gazetojn. Por la kvardeko da periodaĵoj perataj internacie ekzistas limigita legantaro, apenaŭ superanta 20 mil personojn. Penetri en tiun merkaton eblas nur malfacile: jen okupinte merkatan niĉon, jen investinte grandan sumon por reklamo, jen atutinte per malalta prezo.

Ankaŭ la menciita kvardeko neniel estas modela. Eble nur dek gazetoj internaciaj (Esperanto, Femina, Kontakto, La Espero Katolika, La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro, Monato ) kaj naciaj (Esperanto aktuell, Le Monde de l'Espéranto, Litova Stelo ) estas redaktataj kaj produktataj profesie aŭ profesinivele (mi arbitre elektis dek, sed eblas iomete longigi la liston). En la ceteraj facilas trovi unu aŭ plurajn mankojn…

Internacieco, ĉu avantaĝo aŭ malavantaĝo?

Ekzistas objektiva faktoro, bremsanta populariĝon de la Esperanta gazetaro — la diaspora karaktero de la Esperanta komunumo. Pro tio niaj gazetoj ne estas disportataj ĉiumatene al la abonantoj, nek vendataj en kioskoj. Probable, se ĉiuj esperantistoj loĝus en la sama urbo ili havus eĉ tagĵurnalon (ankaŭ radion, televidon, teatron, lernejojn, infanvartejojn…), sed nun oni devas uzi poŝton — tio estas multekosta kaj malrapida. Eble necesas pli atente studi la sperton de aliaj internaciaj diasporaj grupoj naciaj (judoj, romaoj) kaj nenaciaj (hobiaj, fakaj…) por havi pli adekvatan koncepton pri nia gazetaro kaj ties problemoj, ĉar komparado kun grandaj naciaj kaj internaciaj gazetoj ne multe helpas.

Amatoreco — nia ĉefa plago

Estas ankaŭ subjektivaj faktoroj. Ni menciis, ekzemple, nekonsideron de la merkato ĉe multaj el niaj gazetoj. Ege negative efikas ankaŭ amatoreco, precipe nun, kiam la komputiloj kaj ofsetaj presiloj ebligas preskaŭ al ĉiu entuziasmulo nemultekoste aliĝi al la gildo de la esperantistaj redaktoroj. Poste oni povas de tempo al tempo investi tolereblan sumon el propra poŝo por presi du- aŭ tri-foje en la jaro pliajn cent ekzemplerojn kaj daŭre nomiĝi ĉefredaktoro de — ĉiel plorinda, sed ja aperanta — “gazeto”.

Inter la ceteraj negativaĵoj ni emfazu ankoraŭ kelkajn:

  • Manko de kohera redakto-politiko , el kiu fontas nesufiĉa identeco de l' gazeto.
  • Bagatela enhavo , ofte ripetata en pluraj gazetoj: estas normale, ke multaj movadaj periodaĵoj informas pri la universala kongreso, sed krom la bazaj informoj aperu ankaŭ komentario laŭ la gazeta profilo, ne priskribo de la “giganta paeljo” en la Valencia UK (1993).
  • Malbona lingva nivelo kaj abundaj komposteraroj, pro nesufiĉa aŭ neniu lingva reviziado kaj provlegado.
  • Manko de spertaj redaktoroj kaj kunlaborantoj, plejparte pro nekontentiga kompenso (kiu ne nepre estu materiala) de ilia laboro. Ofte asociajn gazetojn redaktas ne kompetentuloj, sed tiuj, kiuj afable konsentas esti redaktoro por unu-du jaroj inter la kongresoj de la asocio.
  • Nestabila eldonritmo kaj tro da duoblaj kajeroj.
  • La listo daŭrigeblas, sed estas klare, ke la amatoreco estas la ĉefa inter ili, kaj ke nur profesiigo povas mildigi la efikon de la amatoreco.

Reto: ĉu vere (mal)amiko?

La progresanta komputil-tekniko efikas dumaniere al nia gazetaro.

Unuflanke, la redaktado kaj pres-pretigado fariĝis pli facila kaj pli malmultekosta. Pli da gazetoj povas aperi, kaj pli da amatoroj kapablas teknike fari gazeton. La reto ebligas rapidan internacian kunlaboradon, tujan ricevadon de informoj kaj fotoj. Oni povas redakti la gazeton en unu lando, kie estas bona redaktoro, kaj eldoni ĝin en alia kun malpli kosta presejo aŭ pli favora poŝta tarifo. Ĉi tion faras, interalie, la Esperanta Civito, La Ondo , kaj UEA. Ekzemple, Kontakto estas administrata en Nederlando, redaktata en Ukrainio (antaŭe en Usono) kaj presata en Pollando.

Aliflanke, la reto ebligas disvastigi informojn pli rapide kaj malpli koste ol la tradicia gazetaro. Pro la malapero de Eventoj kaj de El Popola Ĉinio kelkaj ekparolis pri baldaŭa morto (aŭ pri enretiĝo) de la papera Esperanta gazetaro, ĉar la ret-informoj sufiĉas. Tamen tio ne okazis. En aprilo 2007 neniu el la ses redaktoroj de la plej gravaj Esperanto-gazetoj, intervjuitaj de La Ondo nomis la reton inter la problemoj (sed la poŝtaj tarifoj estis nomitaj de kelkaj).

Ankaŭ la nacilingva gazetaro kontentige fartas. La reto, simile al radio kaj televido, kiuj liveras informojn pli rapide kaj malpli koste ol la gazetoj, ne elpuŝis la tradiciajn gazetojn, kiujn pli damaĝas ne la reto, sed senpagaj reklamgazetoj, kiuj ne plu aperigas nur reklamojn kaj TV-programojn, sed ankaŭ artikolojn, amuzaĵojn kaj eĉ poemojn.

La reto, same kiel radio kaj televido, pruviĝis bona rimedo por reklami la gazetaron. En Esperantujo, kie la radio kaj televido estas malpligravaj ol en la “Granda Mondo”, ĉi tio bone rimarkeblas. En dissendolistoj kaj forumoj estas prezentata la enhavo de gazetoj. Multaj gazetoj havas senpagajn retejojn kun novaj kaj malnovaj artikoloj. La Ondo de Esperanto kaj Monato ofertas aboneblajn pdf-versiojn, sed la nombro da ret-abonantoj ne estas granda malgraŭ malaltaj kotizoj — la publiko preferas la tradiciajn gazetojn. Kaj, tute freŝdate, La Ondo lanĉis podkastan servon, kiu popularigas la revuon. Entute, inter la gravaj gazetoj nur El Popola Ĉinio enretiĝis, sed, se la redakcio de EPĈ estus memstara, tio, verŝajne, ne okazus.

Lastatempe aperis nova fenomeno: iuj legantoj revenas al tradicia papera abono post provado de la reta. (En BET-43 en Šiauliai belga abonanto faris alpagon por la papera abono de La Ondo , ĉar li “ja elprintas la revuon post la ricevo de la revuo en la formato pdf”.)

Krom la rapideco de informado estas bezonataj aliaj aferoj, kiujn la reto mem ne donas. Elektado de informoj aperigendaj, redaktado, provlegado, grupigo de informoj, verkado de (sub)titoloj kaj foto-subskriboj, enmeto de ilustraĵoj estas same malfacilaj en la reto, kiel en la papero, kaj por multaj tekstoj rapideco estas malpli grava — artikoloj ĝeneralaj kaj fakaj, prilingvaj, recenzoj, poemoj kaj noveloj povas aperi en paperaj gazetoj iom malpli frue ol en la reto, sed pli bone pretigitaj. Ĉiuokaze, ne la reto kaŭzis la ĉeson de FontoIltis-Forumo , kiuj malhavis urĝajn informojn.

Paradokse, pro la reto suferis ne novaĵrubrikoj, kiel iuj misprognozis, sed diskutpaĝoj, kaj en esperantistaj dissendolistoj, novaĵoj estas malpli multaj ol polemikaĵoj, dum en la tradiciaj gazetoj estas male.

Krome, dum la paperaj gazetoj, almenaŭ la plej bonaj el ili, danke al redaktado kaj provlegado prezentas bonan lingvaĵon kaj, pretercele, havas lingvo-instruan efikon, la reta lingvaĵo (ne nur en Esperanto, sed ankaŭ nacilingve) ofte estas fuŝa.

Kelkaj konsideroj

Neniu prelego, artikolo, seminario aŭ decido povas radikale ŝanĝi la situacion. Malgraŭ la reto, la rolo de la gazetaro restas grandega. La interna vivo de la esperantistaj organizoj neprigas regulan informadon, kaj tro multaj organizoj strebas havi por tiu informado propran revuon… Kaj la konata alvoko “Ni bremsu papersvarmon!” ne povas havi iun efikon.

Kelkaj subaj konsideroj eble estas utilaj al la komencantaj redaktoroj kaj asociaj funkciuloj:

  1. Necesas klare distingi inter bulteno , priservanta iun celgrupon, kaj gazeto . Merkata esploro povus evitigi fiaskon, aŭ eĉ rezigni la planon pri gazeto favore al bulteno laŭnecese eldonata en amplekso bezonata.
  2. Ĉiu gazeto klare difinu siajn proprajn kultur- kaj redakto-politikojn, siajn proprajn terenon kaj profilon. Kaj poste oni daŭrigu kaj subtenu tiun propran unikecon. Ŝanĝoj necesas, sed ne necesas ke ĉiu nova redaktoro ŝanĝu la koncepton pri la gazeto.
  3. Egala atento pri la enhavo kaj aspekto estas baza kondiĉo por la gazeto, kiu intencas progresi kaj konkurenci internacie.
  4. Sen kompetenta fakulo amatoroj ne povas fari bonan gazeton. Ideale oni havu profesian redaktoron. Sed manke de taŭga kandidato oni ne timu konsulti fakulon; poste la investo revenos per novaj abonoj al pli konkurenca gazeto. Ne preterlasu okazon perfektiĝi, se aperas eblo en formo de kurso, staĝo aŭ seminario (la asocio, ne la redaktoro, pagu la kurskotizon). Estas multaj nacilingvaj fakaj libroj, sed oni studu ankaŭ la esperantlingvan Manlibro n pri ĵurnalismo de Stefan Maul kaj Judith Junger.

Oni havas sufiĉajn eblojn perfektiĝi mem aŭ perfektigi sian gazeton. Sed unue oni konsciiĝu pri la neceso de tiu perfektiĝo. Ke tiu neceso estis sentebla antaŭ preskaŭ 100 jaroj, montras la felietono de Czesław Kozłowski, aperinta en La Ondo de Esperanto, per kiu mi finas la hodiaŭan revuadon.

Czesław Kozłowski

PRI ESPERANTA GAZETARO

Mi komencas per demando: ĉu ekzistas esperantisto, kiu neniam estus havinta la intencon eldoni gazeton? Nu, ekzistas nenia dubo, ke tia fenomeno ankoraŭ ne naskiĝis. Se iu esperantisto diras, ke li neniam deziris eldoni ĵurnalon, tio montras nur la profundan mensogemon de lia karaktero: por mi estas pli facile kredi eĉ tian absurdon, ke li ne verkis poemojn!

Mi estas homo (kaj nenio homa — krom eldonisto por miaj geni-verkoj — estas al mi fremda) kaj esperantisto. Nu… kompreneble ankaŭ mi revis pri eldonado de propra gazeto.

La komenco estis jena:

— S-ro Iksowski, mi volas al vi komuniki gravan aferon.

— Nome?

— Mi intencas de Januaro komenci eldonadon de granda semajna ilustrata revuo. Formato: 76 × 60. Ĉiu numero po 70 ĝis 80 paĝoj. La papero dika, luksa. Ĉu vi konsentas esti mia kunredaktoro?

— Plezure, s-ro Kozlowski. Antaŭ ĉio ni devas elekti titolon. Mi proponas: “Tempo” .

— Mi preferus: “Madagaskara Stelo” .

— Sed pro kio do Madagaskara ? Ni ja estas Kievanoj.

— Nu, tio estas pravigebla, ekzemple, per… Cetere, la titolo povas esti “Stelego” , aŭ “Steleto” , aŭ io simila.

— Eble “Kvinpinta Stelo” ?

— Estu tiel! Ni povos tion simbole signi per:

La unua estas kvin , la dua pin' , la tria tas' kaj la kvara — kapo de infaneto, kiu anstataŭ tero elparolas telo ; la tuto kune: kvinpintastelo ! Genie, ĉu ne?

— Nu, tiu kvara iom similas la konatan anekdoton. Tamen, entute estas nemalbone… Sed, ĉu vi havas monon por la eldono?

— Ho, je diablo! Tion mi tute forgesis! Ha, kiel estas malagrable! Do, ni devas informiĝi kiom kostos la gazeto… Ĝis la revido!

Post unu semajno mi ekscias, ke tia gazeto kostus tro multe. “La revoj dolĉegaj forflugas”…

— S-ro Iksowski, eble ni “hektografus” nian revuon.

— Tio estus ebla en Madagaskar . Sed ĉi tie estas malpermesate al privatuloj havi hektografon.

— Eble, litografi?

— Nu, litografi po 80 ĝis 90 paĝoj ankaŭ ne estas tre malmultekosta afero.

— Jes… Tiaokaze, eble nur 16 paĝoj?

— Konsentite! Sed kiamaniere ni presigus artajn ilustraĵojn? Iom dubinda arteco… litografita!

— Do, sen ilustraĵoj?

— Tamen ĝi kostos kare… kaj versimile ni ne havos abonantojn… La gazeto devos morti post 2 numeroj… Niaj malamikoj malice ĝojos.

— Jes, vere. Kion do fari? Jen, ideo! Ni simple skribu nian gazeton!

Postnelonge ni “eldonis” №1 de “Kvinpinta Stelo” . Sed, ĉar ĝi estis skribita de s-ro Iksowski kaj de mi, neniu povis tralegi eĉ unu literon, kaj nature neniu volis “malpurigi manon” transskribante ĝin.

* * *

Tiamaniere nia entrepreno finiĝis bone, sed kiom da entreprenoj finiĝas malbone? “En la internacia helplingvo Esperanto estas eldonataj pli ol 200 ĵurnaloj”, triumfe krias propagandistoj. Sed, mi persone opinias, ke grava estas ne kvanto, sed kvalito.

Efektive, jen estas ordinara enhavo de kelkaj Esper. gazetoj:

1) Ĉefartikolo de la redaktoro, kiu deklaras, ke “kvankame mi solnure de unun semajnon instruiĝas le Esperanto, sed tamen mi nun jam perfekta konas tiu-ĉin mirebla linguo”.

2) Versaĵo ! Neimageble terura.

3) Nekrologo , okupanta duonon da №1. Iafoje versaĵo kaj nekrologo kuniĝas en unu teruregaĵo. Ekzemple, mi legis nekrologan versaĵon, en kiu pro rimo al vundo , oni nomis la mortinton… hundo !

4) Iu tre naiva sentimentala novelo , tradukita per plorige malbona Esperanto, sed kiu tamen prezentas al tutmonda esperantistaro specimenon de “nia belega literaturo”.

5) Bibliografio , kiu nur atestas, ke la recenzanto neniam legis la libron recenzatan.

Do! Mi demandas, ĉu ne estus dezirinde, ke niaj tro multenombraj gazetoj kunfandiĝu en kelkaj, sed bonegaj?

Ĉu ne estus dezirinde, ke “La Ondo de Esperanto” organizu jenan konkurson:

Oni elektus komitaton el kompetentaj esperantistoj (ne redaktoroj ) po unu persono de ĉiu gazeto, kiu aperas jam pli ol unu jaron. Ili devus plej atente enregistradi ĉiun gramatikan kaj stilan eraron. La gazeto, kiu enhavos plej malmulte da eraroj gajnus premion por…

— S-ro Kozlowski!

— Mi petas, s-ro Iksowski?

— Ĉu vi jam havas monon por la premio?

— Ho, je diablo! Pri tio mi tute forgesis, s-ro Iksowski…

“Es ist eine alte Geschichte”… (“Estas malnova historio”).

La Ondo de Esperanto. 1912. №5

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA