Esperanto-gazetaro: historio, nuntempo kaj perspektivoj

de Jukka Pietiläinen

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la aŭtoron (Jukka Pietiläainen) kaj la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, n-ro 4).

Jukka Pietiläinen estas esploristo en la departemento pri ĵurnalistiko kaj amaskomunikado en la universitato de Tampereo (Finnlando). Li estas unu el tre malmultaj fakuloj pri Ruslanda gazetaro en la mondo (ekster Ruslando mem). En Esperantujo li estas konata kiel fakulo pri informado (komisiito de UEA pri tiu fako) kaj pri la Esperanta gazetaro.

La kutimaj informiloj pri Esperanto notas nombron de Esperanto-gazetoj kutime en nivelo de 100–150 gazetoj. Esperanto en perspektivo (EeP) menciis ĉ. 110 periodaĵojn komence de la 1970aj jaroj. Tamen la plejparto el gazetoj estas malgrandaj, lokaj aŭ naciaj, aperantaj nur kvar- aŭ ses-foje jare. Malmultaj havas vastan internacian legantaron. Plej multaj havas plimulton el sia legantaro en la sama lando kie ili aperas. Klara escepto estas organoj de internaciaj Esperanto-asocioj. Inter ili granda parto estas apenaŭ interesaj al averaĝa leganto, kiu ne membras en tiuj organizoj.

Pli detalaj bibliografiaj informoj pri Esperantaj gazetoj aperis en eldonaĵo Periodaĵoj en 1993–1994. Laŭ ĝi aperis entute 10 mil 440 periodaĵoj en aŭ pri Esperanto kun entute 37 046 jarkolektoj. Do, averaĝa Esperanta periodaĵo havis malpli ol kvar jarkolektojn. Tiu nombro de jarkolektoj fakte rezultas proksimume 350 periodaĵoj averaĝe aperintaj. La nombro estas iomete tro alta, ĉar enkalkuliĝas ankaŭ jarlibroj kaj aliaj nur unufoje jare aperantaj aferoj. Ankaŭ multaj el tiuj gazetoj aperis nur tre loke kaj tre mallonge, foje nur ununumere.

Kiaj gazetoj?

Laŭ la kategorioj de EeP ekzistas landaj organoj, gazetoj kun ĝeneralinforma enhavo, kulturaj revuoj, politikaj periodaĵoj kaj fakaj periodaĵoj. La klasifiko ne ĉiam estas tre klara: EeP metas religiajn gazetojn sub la fakaj, sed landajn informgazetojn kiel El Popola Ĉinio sub politikaj periodaĵoj.

Tre malmultaj gazetoj havis iom influan rolon en Esperanto-movado. Tamen eĉ la plej malgravaj kaj lokaj estis gravaj edukejoj de komencantaj Esperantaj ĵurnalistoj kaj unuaj taŭgaj forumoj por komencantaj verkantoj, por ne paroli pri distribuo de informoj.

Plimulto el Esperantaj gazetoj estis lokaj aŭ maksimume landaj, kvankam ofte kelkaj ekzempleroj estis senditaj ankaŭ al aliaj landoj. Se ni difinus internacian Esperanto-gazeton tiel, ke maksimume duono el abonoj estas en unu lando, la nombro estis ĉiam malgranda. Paroli pri granda nombro de Esperantaj gazetoj estas surbaze de tio iom fanfarona, kvankam foje ankaŭ naciaj Esperanto-gazetoj estas gravaj kaj influaj gazetoj. Eĉ la unua gazeto en Esperanto, La Esperantisto, estis komence legata plejparte en Ruslando, kie plimulto de esperantistoj vivis en tiu tempo.

Esperantaj gazetoj kutime silentas pri siaj eldonkvantoj. Laŭdinda escepto estas UEA, kiu publikigas ekzaktajn nombrojn, kaj La Ondo, kiu estas devigata publikigi tiun informon surbaze de Rusia leĝo. La abonkvantoj estas magraj: Esperanto 4084 abonantoj, Kontakto 922, La Ondo 545. Kaj tiuj ĉi apartenas al la plej disvastiĝintaj gazetoj. El la aliaj eble nur Monato atingas la similan nivelon; pri Literatura Foiro, Heroldo kaj Fonto ne uzeblas eĉ bonaj pritaksoj.

Disvastigo de informoj pri ekzisto de bonaj Esperanto-gazetoj estas problemo, kiun multaj redaktistoj pripensas tro malmulte. Ekzemple mi ne vere konsciis pri la ekzisto kaj kvalito de Fonto dum pluraj jaroj, kvankam mi sciis, ke tia gazeto ekzistas. Se mi sciintus, ke en ĝi aperas gajnintoj de belartaj konkursoj kaj pluraj aliaj interesaj artikoloj, mi estus aboninta ĝin eble dek jarojn pli frue. Kaj mi ne apartenas al plej malinformitaj esperantistoj…

Inter internaciaj nefakaj gazetoj plej elstaras la movadaj kaj kulturaj gazetoj. Movadaj tendencas esti organoj de asocioj, kiel revuo Esperanto, eble la plej disvastiĝinta gazeto dum la tuta historio de Esperanta gazetaro. Inter aliaj organoj, ekzemple, Sennaciulo kaj Sennacieca revuo havas brilan historion. Ankaŭ kulturo estas unu el fortaj flankoj de internaciaj Esperanto-gazetoj. Inter la plej brilaj gazetoj estis tiuj, kiuj okupiĝis plejparte pri kulturo: Literatura Mondo, La Nica Literatura Revuo, Literatura Foiro, Fonto…

Malmultaj Esperantaj gazetoj temas plejparte pri nemovadaj kaj (ne Esperantaj) kulturaj aferoj. Pli frue unu el tiaj gazetoj estis Kontakto, sed ekde 1979 Monato estas la plej brila inter ili. Monato faris de la komenco tion, kion kelkaj nacilingvaj gazetoj eksperimentis nur poste: nome, la lokaj ĵurnalistoj kutime konas la lokajn aferojn pli bone ol t.n. “paraŝutaj ĵurnalistoj”, kiuj venas al “varmegaj punktoj” nur kiam “okazas io” kaj ofte misinformas pli ol informas. Monato realigas la idearon de esperantismo: respekti la lokan kaj kunigi la lokan kun internacia nivelo. Necesus plifortigi la ekzistantajn kaj bone funkciantajn gazetojn kaj eble rezigni pri kelkaj tro marĝenaj: pluraj artikoloj, ekzemple, de Etnismo povus havi pli grandan legantaron en Monato.

Kiu(j) faras la gazetojn?

Eble 90% el Esperanto-gazetoj estas realigitaj per unuopaj redaktoroj entuziasmuloj. Nur malmulto havas ĵurnalisman edukon, sed en tio ili ne multe diferencas je, ekzemple, finnlandaj ĵurnalistoj, el kiuj nur duono havas ĝuste ĵurnalisman edukon.

Redaktoroj-entuziasmuloj povis certigi aperadon de gazetoj, eĉ kiam tio ne estis profitdona aŭ eĉ ne kovris la kostojn. Tamen pro la sama kialo nur en tre maloftaj kazoj okazis, ke internacie disvastiĝinta Esperanto-gazeto sukcesis transiri de unu redaktanto al alia. Norda Prismo estis kreaĵo de Ferenc Szilágyi, kaj ĝi kolapsis kelkajn jarojn post la morto de la fondinto. Fonto estas kreaĵo de Gersi Alfredo Bays kaj La Ondo de Esperanto de Korĵenkov kaj Gorecka; kaj apenaŭ imageblas, ke iu alia povus transpreni la redaktadon. Malmultaj sukcesaj ekzemploj estas Lingvo Internacia, kiu havis tri redaktorojn inter 1895 kaj 1914, kaj Heroldo de Esperanto, kiu jam havas la kvaran redaktoron. Tamen la rolo de Heroldo lastatempe ŝanĝiĝis. Ankaŭ Monato sukcese transiris de unu redaktoro al nova skipo, kvankam la unua redaktoro ankoraŭ restis en la kunlaborantaro.

Gazetoj de diversaj organizoj havas pli fortan daŭripovon, ĉar la organizo garantias la aperon, kvankam foje estus problemoj trovi novan redaktoron. Tiel ankaŭ la naciaj Esperanto-gazetoj estas inter la plej vivodaŭraj. Indus mencii, ekzemple, la svedan La Espero, fonditan jam en 1906. Inter internaciaj gazetoj plej malnovaj estas la religiaj Dia Regno (1908) kaj Espero katolika (1906).

Utilo de la sendependa gazetaro

“Sendependa gazetaro estas utila por demokratio” estas slogano de la posedantoj de privataj komercaj gazetoj. En Esperanto tiaj gazetoj preskaŭ ne ekzistas, kvankam kelkaj gazetoj sukcesas financi sin mem. Sendependaj gazetoj estas maloftaj, sed ankaŭ ili ekzistas. Heroldo de Esperanto estis tia, kiam ĝin redaktis Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska. Eventoj estis tia: mi memoras la malplenajn angulojn, kie devis aperi respondoj de tiuj estraranoj de UEA, kiuj ne respondis al la demandoj de la gazeto. Libera Folio kaj ankaŭ La Ondo plu portas la torĉon de sendependeco.

Estas nenio nova ankaŭ en rilatoj inter la estroj kaj la redaktoroj. Lapenna kritikis Heroldon en 1964 jene:

La redaktoroj de la t.n. “sendependaj” periodaĵoj respondecas al neniu krom al si mem. Se ili komprenas sian sendependecon kiel ian rajton publikigadi tendencajn malĝustaĵojn aŭ misreprezentajn artikolojn, tiam ili misuzas la principon de preslibereco kaj transformas sian sendependecon en senrespondecon
(Esperanto, 1964, n-ro 7–8, paĝo 125).

Karakterize, ke ĉiam por prezidantoj kaj potenchavuloj estas plej facile scii, kio estas misreprezentado kaj kio malĝustaĵo. Ne dependi de iu alia ol la redakcia prijuĝo estas grava. Fakte tiuj gazetoj dependas de legantoj, kiuj financas ilian aperon. Ili ankaŭ ne dependas de organaj devoj, kiuj tamen povas esti interpretataj tre diversmaniere: organo ja povas singarde sekvi la oficialan linion de la estroj, sed organo povas ankaŭ pli vaste orientiĝi al la membraro de iu organizo kaj reprezenti membraran volon, foje eĉ kontraŭ la estraro.

Same kiel Lapenna kritikis Heroldon en la 1960aj jaroj, la gvidantoj de nuntempaj Esperanto-organizoj sentas sin malfacile kiam la gazetaro malkovras, ke la realo ne estas same brila ol ili mem imagas. Tamen la tasko de Esperanta gazetaro ne estu kontraŭstari Esperanton mem kaj la organizojn kiuj strebas ĝin utiligi. Malgraŭ tio, por simplaj esperantistoj estus pli bone, se la stultaĵoj estus malkovrataj en la propra rondo antaŭ ol ili detruas la renomon de Esperanto ĉe aliuloj. Sendependeco estas utila kaj inda eco ankaŭ en movadaj organoj. Same kiel en gazeto de politika partio, en Esperanta organo devus aperi ankaŭ kritikoj kontraŭ la gvidantaro, se estas kialo por tio. Necesus ke la plej bona informanto pri aferoj de la propra asocio estas la propra organo, ankaŭ tiam, kiam temas pri malagrablaj aferoj.

Ne plu ŝtata financado

Iom bedaŭrinda fenomeno estas, ke la internaciaj gazetoj financitaj de la ŝtatoj, en kiuj ili estis eldonitaj, malaperis post la komenco de 1990aj jaroj. Hungara vivo kaj El Popola Ĉinio estis inter plej disvastiĝintaj Esperantaj gazetoj. El Popola Ĉinio, kiel malmultekosta kaj interesa revuo, estis mia unua regula legaĵo en Esperanto. Ne plu estas politika bezono por tia publikado en Esperanto, kaj ankaŭ ne multe en iu alia lingvo. Same malaperis, ekzemple, finnlingvaj gazetoj pri GDR aŭ Soveta Unio. Nu, malaperis ankaŭ tiuj ŝtatoj. Iusence ankaŭ la minaco pri nuligo de Esperantaj elsendoj de Pola Radio apartenas al la sama fenomeno.

Gazete aŭ/kaj rete?

Estonteco de la gazetaro meditigas ne nur esperantistaron. Ĉie la gazetoj iradas en la reton. Por multaj gazetoj retaj solvoj ĝis nun estas eksperimentoj, ili ne portas profiton, sed eble ankaŭ ne forprenas tradician cirkuladon.

Ĉu la reta eldonado forprenas la publikon el la paperaj gazetoj? Eventuale jes, sed mankas veraj esploroj pri la afero (ankaŭ nacilingvaj gazetoj hezitas pri la respondo). Aperigi parton (aŭ eĉ tuton) el materialo en la reto, eble iomete malpli frue ol aperas la papera gazeto, povus funkcii ankaŭ kiel reklamilo por la papera eldono. Nuntempe ankoraŭ (eble ĝis eterno) pli facile legi el papero ol el ekrano kaj reta eldonado ne kontentigas tiujn, kiuj havas rimedojn aboni paperajn gazetojn. Mi supozas, ke nur tre malmultaj abonis gazetojn en la reto, malgraŭ signife malplikosta kotizo. La risko por eldonantoj tamen estas, ke la retaj gazetoj disvastiĝus senkoste en la reto. Teknike ja eblas enmeti distingilon, kvazaŭ la adresetikedon, sur pdf-dosieron, kiu indikas, kiu elretigis la gazeton por si.

Pro interreto multaj esperantistoj estas pli bone informitaj pri movadaj aferoj ol antaŭe. Malantaŭ-kurtenaj ludoj pri elektoj malkaŝiĝas pro malatente sendita retmesaĝo al publika listo, ajnaj sekretoj facile fariĝas publikaj. Pensu nur, se la reto ekzistus jam en 1974.

Ankaŭ por reta gazeto la redakta laboro estas grava. En la reto eblas trovi amason da materialo. En tia situacio eĉ pli gravas, ke iu elektas, kombinas, kolektas kaj prezentas la materialon en formo, kiu ne estas tro temporaba por leganto. Dum la reta eldonado fariĝas pli ofta, necesas eĉ pli da profesieco en ĵurnalisma laboro. Tamen en la reto ankoraŭ maloftas pagaj servoj kaj igi Esperantan gazeton finance daŭripova en la reto povas esti eĉ malpli facile ol sur la papero.

Necesus pli eniri la reton, aparte kiam temas klare pri neprofitdonaj gazetoj. Ekzemple en la reto jam ekzistas multege da nacilingva scienca materialo senpage, ofte en aliaj lingvoj ol la angla. La anglalingvaj sciencaj revuoj devigas uzantojn (kutime universitatajn bibliotekojn) pagi, sed rusaj, hispanaj, portugalaj ktp. estas ofte senpagaj. Necesus fondi bonkvalitajn sciencajn retajn gazetojn, ĉu surbaze de Scienca Revuo, ĉu sendepende de ĝi. La reto povas doni novan vivon al iamaj gazetoj: necesus enretigi malnovajn jarkolektojn kaj ebligi konsultadon de ilia enhavo. Eble en tio estus taŭga celo por iu ekzistanta fondaĵo aŭ loko por nova fondaĵo. Tekniko ekzistas, skanemuloj troviĝas en malmultekostaj landoj, retejoj haveblas eĉ senpage.

La Ondo de Esperanto, 2007, n-ro 4 (150).

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA