Konformismo en la Esperanta gazetaro

de Kalle Kniivilä

Esperantistoj ofte konceptas sin ĝuste kiel istojn, anojn de ia movado kun komuna celo, kaj kun komuna ideologio, la esperantismo. Aparte klare tiun asertatan komunan ideologion spegulas la Esperanta gazetaro, aŭ almenaŭ grandaj partoj de ĝi.

Unu el la ĉefaj trajtoj de la Esperanta gazetaro tial estas la tendenco konformiĝi al la reganta movada idearo kaj la tradiciaj formoj kaj ceremonioj de la esperantisma aktivado.

El certa perspektivo tiu konformisma tendenco estas ne nur komprenebla, sed ankaŭ aprobinda. Se oni konsideras la legantojn de la esperantaj gazetoj unuavice anoj de socia movado, grava kaj eble eĉ unuavica tasko de la gazetaro estas garantii la pluekziston de la movado, subteni la entuziasmon de la movadanoj kaj gardi relativan unuecon en la vicoj de la movado. En strebado al tiaj celoj, kritika raportado pri negativaj fenomenoj kaj konfliktoj ofte ne estas prioritata tasko.

Tamen, eĉ el la vidpunkto de ia supozata unueca esperantista movado, troa konformismo povas iĝi problemo, ĉar se problemoj kaj konfliktoj estas daŭre balaataj sub la tapiŝon kaj skeletoj kaŝitaj en ŝrankoj de la Centra Oficejo, iam la situacio en la domo iĝos neeltenebla.

Se oni konsideras, ke Esperantujo tute ne estas unu monoliteca movado kun klaraj celoj, sed male konsistas el tre diversaj homoj kaj tendencoj, des pli oni bezonas multflankan kaj laŭeble objektivan raportadon.

Sed kio do estas tiu objektiveco, ĉu ĝi entute ekzistas, kaj se jes, kiel eblas ĝin atingi, ĉu en la esperantlingva gazetaro, ĉu en alilingva gazetaro, ĉu ie ajn en la mondo?

La Etika kodo de ĵurnalismaj principoj de TEĴA enhavas klarajn indikojn pri tio, kiel laboru ĵurnalisto. Tie estas skribite:

1. Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.

2. Publikigotaj informoj, ĉu tekstoj, ĉu fotoj, ĉu filmoj, devas esti zorgeme kontrolataj rilate la veron. Ilian sencon oni devas nek ŝanĝi nek falsi per prezentado, titolo aŭ bild- kaj film-klarigo.

Tio kompreneble sonas bele. Sed efektive neniam eblas rakonti la tutan veron pri io ajn, ĉar kiel ajn ampleksan raportaĵon oni skribas, ĉiam restas faktoj, kiujn oni simple ne konas, nek povas koni. Neniam eblas scii, kio okazas en la kapoj de aliaj homoj, surbaze de kiuj faktoj aŭ fantazioj tiu aŭ jena persono faris tiun aŭ alian decidon. Ĉiam neeviteble temas pri elekto de faktoj, kiuj laŭ ni estas gravaj, kaj forelekto de faktoj, kiuj laŭ ni estas malpli gravaj. Eĉ jam la decido verki aŭ ne verki pri ajna temo per si mem estas subjektiva, ĉar oni jam per tia decido faris bazan takson pri la graveco kaj signifo de la temo.

Do, evidente vera objektiveco aŭ kompleta senpartieco eĉ teorie ne povas ekzisti, kaj estas grave konscii pri tio. La konata usona verkisto kaj ĵurnalisto Norman Mailer iam diris, ke "la eraro en ĉia ĵurnalismo estas, ke la raportisto ŝajnigas sin objektiva, kaj tio estas unu el la plej grandaj mensogoj de ĉiuj tempoj".

Tio tamen tute ne signifas, ke objektiveco kaj senpartieco ne estas alstrebindaj idealoj. Atingi ilin ne eblas, same kiel ne eblas atingi la polusan stelon, sed la stelo, eĉ se ne verda, montras ĝustan direkton en kiu oni strebadu por ne misiri.

Evidente ĉiu amaskomunikilo ĉiam havas ian referenckadron, aron de valoroj, eĉ se ne ĉiam tiu estas same klare eldirita. Sen tia kadro, ĉu eldirita, ĉu subkomprenita, ne eblas elekti, kio estas grava, rakontinda, kio estas novaĵo,kies opinion oni demandu.

Foje tiu referenckadro prenas la formon de klara ligo inter la koncerna amaskomunikilo, kaj iu formale difinita socia tendenco aŭ politika partio. En la partia modelo diversaj amaskomunikiloj havas diversajn kadrojn, rigardas la mondon tra diversaj, iom malvastaj fenestroj, el diversaj anguloj. Tia modelo de amaskomunikado, bazita sur partiaj organoj, estas tute kongrua kun demokratia kaj libera socio, se ĉiuj direktiĝoj estas liberaj disvastigi sian mesaĝon en siaj respektivaj amaskomunikiloj.

La situacio kompreneble iĝas tute alia en unupartia ŝtato, kie opoziciaj partioj ne ekzistas, kaj kie jam anticipe estas decidite, en kiu direkto oni rajtas serĉi la veron. En tia sistemo, kiun ankaŭ Litovio dum preskaŭ duona jarcento spertis, la fenestro tra kiu rajtas rigardi ĵurnalistoj estas tre malvasta, kaj provizita per krado, por ke neniu povu rigardi flanken.

Nuntempe en la plej multaj demokratiaj landoj la grandaj amaskomunikiloj ne plu estas ligitaj al iu politika partio aŭ tendenco, sed provas rigardi la mondon tra pli vasta fenestro kaj konsideri pli da diversaj vidpunktoj. El la praktika vidpunkto tio signifas, ke la leganto ne bezonu iri al diversaj gazetoj por ricevi ĉiujn signifoplenajn vidpunktojn.

Tamen ĉiam ekzistas tiu baza aro de valoroj, kiun ajna amaskomunikilo bezonas kiel sian fundamenton. En moderna demokratio tia referenckadro aŭtomate enhavas ekzemple la memklaran valoron, ke demokratio estas bona afero, ke simplaj homoj povu influi la okazaĵojn kaj decidojn en la socio. El tio sekvas ankaŭ, ke la gazeto kritike esploru la faraĵojn kaj diraĵojn de potenculoj, por helpi al la elektantoj sekvi, ĉu ilia fido ne estas misuzata.

Ion el tio certe strebas esprimi ankaŭ la lasta punkto en la Etika kodo de ĵurnalismaj principoj de TEĴA:

15. Altaj idealoj de ĵurnalismo devas esti pacamo, solidareco kun subprematoj kaj defendo de l' homaj rajtoj agnoskitaj de UN.

"Defendo de homaj rajtoj" ofte estas tikla punkto en la esperanta ĵurnalismo, ekzemple kiam temas pri kongresado en lando, kie la homaj rajtoj ne estas respektataj, sed cetere oni povas pensi, ke tiuj altaj idealoj troviĝas tro fore de la ĉiutaga laboro de esperantlingvaj amaskomunikiloj.

Kiajn pliajn komunajn valorojn oni do povus atendi de esperantlingvaj ĵurnalistoj? Unu nepra elirpunkto por preskaŭ ajna esperantlingva amaskomunikilo estas, ke la kunlaborantoj kaj la legantoj atribuas al Esperanto kiel lingvo ian valoron. Tiu valoro povas esti tre diversa, sed ian valoron Esperanto sendube havas en iliaj okuloj. Alikaze ili ja apenaŭ farus al si la penon verki aŭ legi en Esperanto. La valoro povas esti tute persona, ĝi povas esti sentimentala, idealisma aŭ tute praktika, sed ĝi ekzistas.

Tamen, tiun komunan bazan akcepton de Esperanto oni ne transformu en ideologian trudkitelon. En Esperantujo, kiel en ajna malgranda komunumo, ĉirkaŭata de veraj aŭ imagataj malamikoj, ekzistas kelkaj trajtoj de unupartia ŝtato. Tia komunumo facile provas dikti al siaj anoj unusolan ĝustan kaj akcepteblan ideologion, eĉ se nur malgranda parto de la anaro efektive kredas je tiu interna ideo en ĝia ortodoksa formo.

Tiun verdan ideologion oni ofte predikas al la jam konvertitoj, aŭ tiuj, kiuj ĉiukaze estas konsiderataj jam konvertitoj. Oni skribas al la propra publiko tion, pri kio oni volas konvinki la eksterulojn. Oni povas miri, kial? Eble ĉar oni ne fidas, ke la propra publiko estaas sufiĉe konvinkita, firma en sia kredo, same kiel la potenculoj ofte tion suspektas en totalismaj ŝtatoj? Eble ĝuste tial kritikado de internaj problemoj ofte estas konsiderata okupiĝo netaŭga por vera ano de la Esperanta komunumo?

La esperantaj gazetoj kutimas raporti pri ĉiam novaj sukcesoj, kvazaŭ daŭre klopodante konvinki la subtenantojn de la tradicia esperantismo, ke pravas nur ili, kaj se eksteruloj ne favore sintenas al Esperanto, tio okazas pro la blindeco de la cetera mondo. Tamen tia unuflanka raportado ne nepre aŭtomate fortigas la entuziasmon de la movado. Ĝi povas tute male forpeli iniciatemajn individuojn kun kritika sinteno kaj konduki al degenero de la movado.

Tia unuokula sinteno al la ĉirkaŭa mondo pensigas pri la funkciado de partia gazetaro en unupartia, totalisma ŝtato: ekzistas unu anticipe difinita vero, pri kiu oni volas konvinki la tutan mondon. Tamen la ĉefan fortostreĉon la konformisma gazetaro faras, klopodante konvinki la propran publikon pri la praveco de la reganta ideologio, kaj ŝirmante ĝin de malicaj kritikoj de eksteruloj.

Esperantujo kompreneble kaj feliĉe ne estas totalisma ŝtato, sed en la esperantlingvaj amaskomunikiloj tro ofte evidentas la tendenco al konformismo, anstataŭ multflanka prilumigo de movadaj evoluoj kaj strebado al objektiveco.

Pri la grava mobiliza rolo de la esperantaj gazetoj bone konsciis jam Zamenhof en la jaro 1890, kiam li skribis:

Antaŭ ĉio ni devas plene certigi la estontecon kaj la senhaltan regulan eliradon de nia centra gazeto. Ĝi estas la unuiganto, la pelanto kaj la regulatoro de nia afero, per unu vorto - ĝi estas la koro de nia afero.

Tamen, ne nur por laŭeble plena kaj fidinda informiĝo, sed ankaŭ por la mobilizo de la movado kaj por la koherigo de la esperanta komunumo ni bezonas liberan kaj multflankan raportadon pri okazaĵoj en la Esperanta mondo.

Konstrue kritika sinteno al potenculoj kaj decidantoj ne nur ekster la Esperanta mondo, sed ankaŭ ene de ĝi, devus esti unu el la fundamentaj ŝtonoj en la konstruado de serioza esperantlingva ĵurnalismo. Konformisma raportado, kiu rigardas la mondon tra unusola malvasta fenestreto, povas konduki nur al komunumo fondita sur sintrompo.

Prelego farita dum la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno la 29-an de majo 2008. Aperis unue en diVERse - la persona retejo de Kalle Kniivilä.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA