La kontribuo de la DIPLO al la Esperanta ĵurnalismo

de Vilhelmo Lutermano

7a junio 2008
Prelego farita dum la Unua Kongreso de Esperantistaj Ĵurnalistoj okazinta en Vilno, Litovio, de la 26-a ĝis 31-a de majo 2008

Karaj kolegoj,

Dum jardeko mi tradukis al Esperanto germanan literaturon, sed, iam en ja­nuaro 2002, legante artikolon de la franca monatgazeto de politikaj analizoj, Le Monde diplomatique, venis la momento, en kiu mi diris, kiel iam Berto Breĥto, „Kia epoko, en kiu poemo pri arbo estas preskaŭ krimo, ĉar ĝi signifas silenti pri tiom da fiaĵoj”. Kaj pli fie : la fiaĵoj estis ne nur kovrataj per silento, de la grandaj amaskomunikiloj, sed en granda mezuro eĉ glorataj.

Ĉesis la funkcio de ĵurnalismo, iam kon­siderata kiel la „kvara povo” en la ŝtatoj, kiel ia kontraŭpovo kiu kontraŭ­balan­cigas la tri aliajn, la leĝdonan, la plenuman (aŭ „ekzekutan”) kaj la juran. An­sta­taŭ plenumi tiun funkcion, ĝi fariĝis mensoga helpanto de certa politika tendenco kaj de la super ĝi reganta ekzekutivo. Kaj tio estas nur unu ekzem­plo de ĝenerala tendenco, interrompata nur de tempo al tempo de etaj escep­toj. Mi konstatis ke la grandskala ĵurnalismo ne plu ludas sian rolon de ko­rektanto de la tradicie tri demokratiaj povoj.

Komencoj

Do, en januaro 2002 mi tiris el tiu konstato la konsekvencon : mi ĉesis tradu­ki literaturon kaj dediĉis min al tradukado de artikoloj el la franca monatgaze­to Le Monde diplomatique, kiujn mi publikigis en mia privata retpaĝo.

Kial ĝuste Le Monde diplomatique? Ĉar tiu gazeto estas plurrilate altkvalita, kaj en tio unika. Ĝi estas referenca gazeto - ĉiuj ne evidentaj asertoj estas pro­vizataj per fontindikoj. En tio ĝi estas serioza kaj fidinda. La skipo de ĝiaj ak­tivuloj - ĉiuj redaktistoj kaj laboristoj de la gazeto - estas sendependaj, ili mem „regas” sian gazeton laŭjure, laŭ aparta statuto, unika en la mondo de komer­ca ĵurnalismo. Kaj la leganto povas malkovri el ĝiaj analizoj ian bazan princi­pon: la vidpunkton, aŭ perspektivon, de la tuta homa socio - kaj ne de ties partaj interesoj. En tiu senco ĝi estas progresema, alternativa. Ne estas ha­zarde ke respondeculoj ĝuste de tiu gazeto estas ankaŭ la plej aktivaj iniciatin­toj de la Monda Socia Forumo, kiu unue okazis en la brazila Portalegro. Kaj mi eĉ ne menciu la altkvalitan prezentiĝon de la gazeto, kiu en la reto ja ne povas same efiki.

Post kelkaj monatoj da tia laboro, mi petis la parizan redaktejon de la gazeto pri formala permeso traduki ĝiajn artikolojn. Miaj argumentoj estis interalie, ke la Esperantistaro parolas senescepte ankaŭ alian lingvon - ofte iun kiun la franca eldono aŭ iu ĝiaj alilingvaj versioj ne kovras - kaj ke la Esperantistoj estas plej ofte tre efikaj opini-obligantoj en sia nacilingva medio, en kiu ili po­vas disvastigi la enhavojn kiujn ili ricevis el Esperantlingva versio de la DIPLO. Sed mi eĉ ne bezonis argumenti, ili tuj respondis, ke ili jam pensis pri Espe­ranta eldono, ke ili do ne nur ili permesas tion, sed eĉ volas fari kontrakton kun mi pri regula tradukado. Tiun kontrakton ni efektive subskribis en septembro 2002, la tiama direktoro de Le Monde diplomatique Ignacio Ramonet kaj mi kiel pre­zidanto de la Unesko-Grupo Narbonia kaj nome de tiu. La kontrakto temas, krom pri juraj aferoj, pri nia devo aperigi ĉiumonate almenaŭ la ĉefartikolon, dum ni estas liberaj pri la ceteraj tekstoj, kaj pri nia rajto enmeti dudek elcen­tojn da artikoloj aliaj ol devenaj de la „gepatra domo”. Krome, la pariza eldon­e­jo disponigas al sia Esperanta versio apartan retpaĝon.

Kiel okazis tiom Esperant-favora sinteno de la redaktejo de tiel mondfame konata alt­kvalita gazeto ? La redaktejo strebis jam dekomence havi kiom eble plej da ali­lingvaj eldonoj. Unu el la redaktistoj, kiu mem ne estas Esperantisto, iam pro­ponis ankaŭ Esperanton, kaj mallonge post tio venis mia peto pri traduk­per­me­so. Do, mi venis ĝuste en la bona momento sur preparitan terenon ! Tamen ne eblas konkludi el tio ke la tuta redaktejo de la pariza gazeto estas favora al Espranto. Ekz-e unu el la redaktistoj, pleje konata interalie pro siaj aktivaj iniciatoj pri la Mondaj Sociaj Forumoj, Bernard Cassen, ja konscias pri la lingva problemo, sed li konstante proponas sian propran solvon, en artikoloj al kiuj sufiĉe multaj Esperantistoj reagis, interalie Klaŭdjo Piron - tre be­daŭ­rin­de lastfoje.

Post oficialigo de Le Monde diplomatique en Esperanto iom post iom aliĝis pluraj tradukistoj, kiuj tradukas ĉefe el la franca, sed ankaŭ el aliaj lingvoj. Tra­dukadoj el aliaj lingvoj estas ja dezirindaj, ĉar certa kvanto de artikoloj estas originale verkita en aliaj lingvoj ol la franca kaj aperas en la franca eldo­no nur francigite. Por pli da fidelo al ilia originalo estas bone traduki ilin pre­fe­re ne el jam tradukita teksto, sed rekte el la originalo. Tiel la redaktejo de nia DIPLO konsistas aktuale interalie el ok tradukistoj, kiuj tamen plej multe tradukas nur okaze aŭ en relative malrapida ritmo. Kiel ni konstatas ĝis nun en ĉiu nia jarraporto, la traduklaboro kuŝas esence sur tro malmultaj ŝultroj, kaj ege dezirindas la alveno de pluraj kunlaborantoj kiuj regule tradu­ku.
Celoj kaj funkciado de la DIPLO

La eldonejo de Le Monde diplomatique en Esperanto estas la Unesko-Grupo Narbonia, kiu havas sian sidejon en Narbonio, do la regiono de Narbono en suda Francio. En tiu asocio membras ĉiuj regulaj redaktistoj tradukistoj de la DIPLO, kiuj kune decidas pri la diversaj funkcioj (ekz-e ĉefredaktisto) kaj el­donprincipoj, lingvouzo ktp.

La DIPLO havas ĉefe jenajn celojn : provizi la Esperantistaron per altkvalita, fidinda alternativa analizo de sociaj kaj politikaj aferoj - kun la espero ke la Es­perantistoj disvastigos la analizojn ankaŭ en sia nacilingva medio -, kaj doni al ĝi ankaŭ lingve altkvalitajn tekstojn. Al la ekstera mondo ĝi volas prezenti Es­perantlingvan version de ĝenerale jam konata kaj tre alte taksata gazeto, do en tiu senco Esperanto povas profiti la bonan famon de la franca DIPLO.

La ligo kun la „gepatra domo” okazas per regulaj jarkunvenoj de la tielnoma­taj „internaciaj eldonoj”, prezidataj de s-ro Dominique Vidal, el la direktejo de la pariza gazeto. Ĝis nun partoprenis mi kiel reprezentanto de nia Esperanta DIPLO, ĉi-jare faras tion Jeanne-marie Cash el Tuluzo. Dum tiuj renkontiĝoj la pariza eldonejo prezentas al ni siajn internajn diskutojn kaj decidojn, foje ankaŭ pro­blemojn diskutatajn de ni, kaj ĉiu internacia eldonejo raportas pri la bilanco de sia lastjara agado, do kompreneble ankaŭ ni.

La DIPLO strebas esti lingve altkvalita. Tio signifas, ke ĝi estu modela en pluraj rilatoj. Unue, kaj tio estas ja memkomprenebla, ĝi devas esti kiom eble plej senera ĉiurilate. Krome, pro nia tutmonda legantaro, ĝi devas esti kiom eble plej facile legebla de la Esperantistoj el ĉiuj mondpartoj, ekzemple de fran­coj kiel de ĉinoj aŭ japanoj. Tio signifas ke ni devas eviti fremdvortojn ĉiam kiam tio eblas, kaj ĝenerale uzi ĉiam la plej oficialan vorton, kiam ni ha­vas la elekton inter pluraj eblecoj. Niaj tekstoj devas esti tiaj ke ili uzeblas kiel materialo en superaj lingvoinstruaj kursoj. Traduki laŭ tiuj principoj ne estas ĉiam facila afero, kaj eĉ pli intensa kaj temporaba laboro estas la kon­trolle­ga­do de tradukitaj tekstoj.

Interesa estas ankaŭ retejo de la pariza eldonejo kun lingvolerna intenco, kiu prezentas artikolojn en diversaj lingvoj, ĉe kiuj unuopaj sintagmoj estas en du lingvoj apudmetitaj. Unu el la unuaj kaj malmultaj lingvoj estas Esperanto. Tiu retejo, instalita de la franca „gepatra domo”, komencita en 2006 kun kel­kaj entuziasmigaj laboroj, ŝajnas nun tamen stagni. Domaĝe, des pli ke tiu la­boro estas relative simpla kaj farebla de kiu ajn Esperantisto kaj kiu eĉ ne pos­tulas multan tempon. Jen la retejo : http://langues.mondediplo.net/

Ĉu ni havas sukceson?

Ĉu ni havas sukceson? Ja ne mankas gratuloj kaj laŭdoj, sed ĉu eblas mezuri sukceson de reta gazeto? Nu, estas pluraj kriterioj. La unua estas tiu de aliroj al nia reto. Laŭ la aliroj, ni de la komenco konstante kreskis kaj havas nun ĉiu­tage proksimume 2.250 „legantojn”.

Sed lastan aŭguston estis instalita ĉe ni nova kalkulilo kiu distingas personajn kaj aŭtomatajn alirojn. Kaj, laŭ tiu nova kaj pli fidinda kalkulo, la personaj aliroj al nia gazeto estas ĉiutage „nur” 450, do nur 20 % de la tutaj aliroj, do monate 13.500. Tamen, eĉ tiu nombro estas sufiĉe alta en Esperantujo. En la rango, starigita de Google pri politikaj kaj sociaj Es­perantaj retejoj, nia DIPLO havas de jaroj stabile la unuan rangon antaŭ ekzemple Monato kaj aliaj Esperantaj retaj publikigaĵoj.

Alia kriterio estas la de­veno de la aliroj, kiuj estas bone laŭspureblaj. La plimulto de la aliroj venas el la retejo de nia franclingva "patrino", do estas supozeb­le legantoj de la fran­clingva versio kiuj malkovris la ekziston de la E-a versio kaj volas scii kia estas tiu ; sed penseblas ankaŭ pri la lingvolerniga paĝo de la franca DIPLO, en kiu troviĝas artikolo(j) kun diverslingvaj sintagmoj, kiuj kon­dukas al nia retejo. Multaj venas de aliaj E-aj retejoj. Iom surpriza estas certa nombro da vizitan­toj (entute 73) el la retejo de la fama usona komerca semajn­ulo Business Week. Tio venas pro la diskuto tie, antaŭ kelkaj monatoj, pri nia DIPLO kaj pri E-o. Notindas ke kelkaj vizitan­toj venas ankaŭ de diverslingvaj Vikipedioj, kiuj el ties artikolo pri Esperanto trovis ligilon al nia DIPLO.

La statistiko de nia DIPLO montras ankaŭ la alir-oftecon de ĉiu unuopa arti­kolo, do ni povas mezuri la „sukceson” de ĉiu artikolo.

Ĉiu artikolo havas sub si butonon kun la demando „Kion vi pensas pri tiu ĉi artikolo ?”. Ĉe klako al tiu butono malfermiĝas paĝo por enskribi sian komen­ton. Kelkfoje legantoj uzas tiun eblecon por aldoni sian opinion, kaj plurfoje tiel okazas tie veraj diskutoj.

La "DIPLO" kaj MAS

Cetere, legantoj de la DIPLO, kiuj volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi pri sociaj demandoj, fondis en marto 2005 iuspecan etendiĝon de la DIPLO, la pure retan Monda Asembleo Socia (MAS). Pri ĝia etiko sufiĉas ĉi tie mallonge diri, ke MAS referencas la Universalan Deklaron de la Homrajtoj, en ĉiuj ties eroj. Cetere ĝi tradukis la poste sekvintajn deklarojn, kiuj iel detaligas tiun Universalan Deklaracion. Temas ekz-e pri la rajtoj de la infano, kaj plej lasta­tempe pri la rajtoj de handikapuloj. Ili estas en Esperanto ĉiuj elŝuteblaj el la retejo de MAS.

El ĵurnalisma vidpunkto menciindas, ke ĉiu MAS-ano rajtas publikigi en la retpaĝo de MAS ĉion ajn kion li volas, originale verkitan aŭ tradukitan. Kaj krome, li rajtas eldoni, en la eldonejo de MAS, ankaŭ ĉiajn siajn tekstojn. Tiel jam aperis pluraj libroj : la unua estis reeldono de rakonto „Aline” de la svis­franca verkisto C.F. Ramuz, en traduko de René de Saussure, poste sekvis de Karlo Markso : Salajro, prezo kaj profito, tradukita de mi, Arturo Ŝniclo : Ron­do, libro kun kubaj infanrakontoj, Eseo de Koffi Gbeglo pri Esperantujo, kaj en preparo estas libro pri la eŭropaj problemoj „Kien Eŭropo ?”, konsistanta el artikoloj kiuj jam aperis en la DIPLO kaj en la retejo de MAS.

MAS, kune kun la redaktejo de la DIPLO, laŭokaze faras ankaŭ paperajn el­donojn, ekzemple por la Mondaj Sociaj Forumoj. Ĝis nun, tiuj eldonoj okazis en formato pdf, tiel ke oni povas kopii la dosieron en formato A3 aŭ A4. La las­ta eldono estas elŝuteblaj el la retpaĝoj de la DIPLO kaj tiu de MAS.

Ni intencas ankaŭ eldoni paperan version en vera gazeta formato por di­ver­s­aj okazoj.

Aliaj projektoj estas regula eldonado de laŭtemaj artikolaroj, ĉu gazetforme, ĉu libroforme, kiel en la planata eldono de la titolo „Kien Eŭropo ?”. Materialo por tio intertempe abundas.

Alia projekto estas aldoni, almenaŭ al la ĉefartikoloj, parolan formon de la artikolo en sondosiero, utilan por blinduloj, sed ankaŭ por komencantoj.

Mi jam diris dum tiu ĉi kongreso, ke en la diskutlisto de MAS oni proponis kaj diskutas la eventualan subtenon de restarigo de ia Internacia Organizaĵo de Ĵurnalistoj, kiu estu sendependa kaj progresema en la supre dirita senco. Ĝi nome proponas ke tiu organizo akceptu kaj apogu la 11-an punkton de la Manifesto de Portalegro :

11. Garantii per leĝaro la rajton de la civitanoj je informo kaj la rajton in­formi : ĉesigante la koncentriĝon de la komunikiloj en gigantajn komunikado-grupojn ; garantiante la aŭtonomecon de la ĵurnalistoj vidalvide la akciulojn ; kaj favorante la neprofitcelan gazetaron, aparte la alternativajn kaj komunu­majn komunikilojn. La respekto de tiu rajto implicas la starigon de civitanaj kon­traŭpotencoj, aparte en la formo de naciaj kaj internaciaj observejoj de ko­munikiloj.

Tiu ĉi punkto koncernas rekte la ĵurnalistojn, kaj laŭ decido de la membro­kunveno de lasta merkredo, ĝi troviĝas nun ene de TEĴA, de kiu ni certe anko­raŭ aŭdos pri ĝi. Sed kvankam tiu punkto tuŝas la bazon de vivo kaj laboro de ĵurnalistoj, ĝi kompreneble koncernas ne nur ilin, sed la tutan socion. Estus do des pli dezirinde, se ankaŭ multaj aliaj organizaĵoj, Esperantaj aŭ ne, enga­ĝiĝus tiudirekte, kaj ni ĵurnalistoj povas efike kontribui al tio. Mi mencias tion por montri ekzemplon de la agado de MAS, kiun vi mem spertis. Se ha­zarde okazas ke krome iuj el vi sentas sin instigataj, des pli bone ...
Kion povas fari vi

Resume mi ŝatus direkti al vi kelkajn petojn.

Unue: kapti la okazon por uzi la faritan laboron kaj de Le Monde diplomati­que en Esperanto kaj de MAS. En ambaŭ vi trovas riĉaĵojn uzindajn en Espe­rantujo. Uzado signifas ankaŭ ekz-e fari komentojn sub la artikoloj kaj parto­preni en eventualaj diskutoj pri ili.

Due: pripensi ĉu vi mem aŭ iu viaj konatoj povus partopreni en la regula tra­duklaboro de la DIPLO. Tiu laboro kuŝu prefere sur pluraj solidaj ŝultroj. Se okazas io grava al unu el la du plej laboremaj tradukistoj de la DIPLO, tiam, laŭ la nuna stato, la tuta afero ricevus tioman baton ke ĝi eble eĉ pereus. Kaj mi pensas ke valorus la penon de ni ĉiuj malhelpi tion.

Trie: instigi vin mem aŭ iun amikon okupiĝi, per tre malmulta laboro kiun ĉiu Esperantisto kapablas fari, pri la lingvolerna paĝo de la DIPLO. Sufiĉas rigardi tiun retejon kaj sciigi min per retpoŝta mesaĝo pri via kunlaboremo, por ke mi zorgu pri pasvortoj ktp.

Kvare: MAS serĉas kunlaborantojn por helpi en redaktado kaj / aŭ enpaĝigo de jam preta materialo por paperaj eldonoj.

Fine: ĝuu la faritan, faratan kaj farotan laboron de la DIPLO kaj de MAS kaj, se vi sentas emon, ne hezitu partopreni ĝin.

Dankon.

Vilhelmo LUTERMANO.

Rilata ligo:

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA