Ronda tablo pri la Esperanto-gazetaro

de La Ondo de Esperanto

Ĉi tiu teksto aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton.

Nia gazetaro vide de redaktoroj

La Ondo de Esperanto invitis la redaktorojn de plej legataj internaciaj (nefakaj) Esperanto-gazetoj respondi kvar demandojn pri la temo Esperanto-gazetaro.


1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

La respondoj sekvas en la alfabeta ordo de la nomoj de la revuoj: Esperanto, Heroldo de Esperanto, Kontakto, La KancerKliniko, Literatura Foiro, Monato.

Esperanto

La unua numero aperis 18 jun 1905 (la fondinto: Paul Berthelot). Ekde 1908 ĝi estas organo de UEA kaj aperas ĉiumonate, krom aŭgusto.

Respondas Stano Marček (redaktoro)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Laŭ Enciklopedio de Esperanto la revuo Esperanto estas la ĉefa gazeto de la Esperanto-movado. Mi kredas ke tiun rolon ĝi daŭre havas. Ĝi ja estas organo de la plej granda Esperanto-asocio kaj havas legantojn en 115 landoj de la mondo. Problemoj? La spaco. Ne eblas aperigi ĉion aperigindan sur 24 paĝoj monate. Bedaŭrinde multaj bonaj artikoloj restas en tirkestoj.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

Pagitaj abonoj: 2003: 4049, 2004: 4118, 2005: 4084, 2006: 4089. La revuo aperas en eldonkvanto 5 500 ekzempleroj kaj atingas ankaŭ honorajn membrojn, multajn instituciojn, bibliotekojn, eldonejojn, redakciojn kaj asociojn. Plej multaj abonantoj estas en Francio (396).

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

La stato de nia gazetaro certagrade respegulas la staton de nia movado ĝenerale. Tamen parte la rolon de la paperaj gazetoj transprenas la retaj gazetoj. Precipe ĉe la plej juna generacio (kial pagi paperan gazeton se ĉio troveblas rete). Kio pri la estonteco? Ĝi estas en niaj manoj.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Mia plej sincera konfeso estas en la fakto, ke mi fariĝis ĝia peranto en Slovakio.

Heroldo de Esperanto

Trisemajna gazeto pri la esperanta mondo. 4-paĝa, formato A3. Fondita en 1920 de Teo Jung, ne aperis dum la mondmilito; eldonas, posedas kaj administras LF-koop en Svislando, presejo kaj ekspedisto en Bulgario.

Respondas Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer (kunredaktoroj)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

[Respondas Silfer] Kiel ĉiam, ĝi estas politike kaj religie sendependa. Pli ol antaŭe, ĝi donas la parolon al ĉiuj komponantoj de Esperantio, interalie per rektaj intervjuoj al la gvidantoj (de Corsetti ĝis Żelazny). En la epoko de Ada Sikorska, HdE estis la ĉefa opozicia organo kontraŭ la asocioj gvidataj de Lapenna (UEA ĝis 1974, poste ICNEM), kaj ekde 1975 ĝi fariĝis preskaŭ duoblaĵo de Revuo Esperanto — preskaŭ, ĉar s-ino Sikorska ofte havis pli da profesia talento ol roterdamaj kolegoj. Niaj problemoj dependas ĉefe de la altiĝantaj tarifoj de la bulgara poŝto, kaj de la misfunkciado de aliaj poŝtoservoj, ekzemple en Italio.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

[Respondas Rooke] Precizan statistikon vi demandu de la eldonejo, ne de la redakcio. Ni scias ke efektivaj abonantoj estis milcento, kiam la gazeto estis vendita al LF-koop; hodiaŭ ili estas milo, el kiuj du trionoj ne abonis en 1996, kaj multaj abonas ankaŭ Literaturan Foiron. Do okazis enorma ŝanĝo en la klientaro.

[Aldonas Silfer] En la epoko de Fighiera Sikorska la abonantaro koncentriĝis en sep-ok landoj, kiuj solaj kovris 90% de la merkato. Hodiaŭ en tiuj landoj estas malpli ol antaŭe (eĉ la blufa ducento en Pollando forvaporiĝis tuj, kiam la tarifo por poloj iĝis egala al tiu por bulgaroj, hungaroj, rusoj — do duono de la internacia tarifo), sed kompense okazis kresko en pluraj aliaj landoj. Kaj tre rimarkinda estas la nuna kvanto kaj kvalito de konstantaj kunlaborantoj.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

[Respondas Silfer] Se temas pri la asociaj organoj, ilia vivo estas strikte ligita al tiuj asocioj mem. Tio kaŭzas ke ili malmulte kontribuas al la kvalita kresko de nia gazetaro, kvankam ekzistas gratulindaj esceptoj. Ekster la asociaj organoj, la krizo kiu trafis la redakciojn (ne nur de paperaj periodaĵoj, sed ankaŭ de retgazetoj kaj radioj) en 2006 pruvas, ke la problemoj ne dependas de la teknologia evoluo. Ekzistas demando: ĉu la gazetoj komplementas al la cetera eldonado aŭ ne? En la nunaj ĉefaj eldonaj polusoj (UEA, SAT (SAT-Amikaro), FEL, Sezonoj, LF-koop) la gazeto estas certagrade reklamilo de la entrepreno. Plej malmulte ĉe LF-koop, kiu fakte produktas precipe periodaĵojn, dum la ceteraj precipe librojn aŭ/kaj renkontiĝojn. Tio kreas formon de interdependo, kiu bremsas aŭtonome kvalitan kreskon de nia gazetaro.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

[Respondas Rooke] Kelkajn numerojn mi legis, ekzemple mi rememoras artikolon pri Kaliningrado — aŭ pri la fotokonkurso. Ankaŭ pri elekto de la esperantisto de la jaro mi scias.

[Respondas Silfer] La revuo postrestas la grafikan evoluon en Esperantio, sed kompense nete superas la organon de UEA kaj nordeŭropan skandalisman retgazeton, pro la objektiveco kaj bunteco de la informado.

Kontakto

Soci-kultura revuo de TEJO eldonata de UEA; aperas 6-foje jare sur 16 paĝoj; administrata de la CO de UEA en Roterdamo, redaktata (nun) en Usono kaj presata en Pollando. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakton aŭtomate, sed eblas ankaŭ aboni. Blinduloj povas ricevi voĉlegitan kasedan eldonon senpage.

Respondas Eugenia Amis (redaktoro)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Kontakto estas junuleca soci-kultura revuo, kiu traktas ĉiujn aktualajn temojn, interesajn al esperantistoj (aparte al junuloj). Ofte la legantoj mem proponas temojn, kiuj interesas ilin. Kvankam Kontakto ne estas revuo pri la Movado, tie tamen foje publikiĝas artikoloj pri la temoj, kiuj aparte interesas esperantistojn, kiel denaskismo, Pasporta Servo ktp. Aldone, Kontakto estas aparte celata por instruistoj kaj komencantoj: parto de la artikoloj aperas en la lingvaĵoj “facila” kaj “tre facila”, kun limigita kvanto de radikoj kaj kun pli facila gramatiko.

Inter la temoj, kiujn Kontakto tuŝis lastatempe, estis Tutmondiĝo, Amo, Lingvoj, Bestaj Rajtoj, Egalaj Rajtoj kaj Mitoj.

Ekde 2006 kolora versio de Kontakto haveblas interrete por la abonantoj kaj membroj de TEJO. Ni lastatempe ekhavis kelkajn novajn aŭtorojn en la landoj, kie ni ĝis nun ne havis kontribuantojn — kiel Afganio.

Bedaŭrinde, pro la surfaca sendado de la revuo, en iuj landoj (aparte en Amerikoj) oni ricevas Kontakton plurajn monatojn pli malfrue ol en Eŭropo, sed sendado per aerpoŝto estus tro multekosta kaj komplika de la administra vidpunkto…

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La kutima preskvanto de Kontakto en la pasintaj jaroj estis 1100 ekzempleroj. La ĝenerala preskvanto restas stabila en la pasintaj jaroj: ekde 2002 estis ioma kresko de la individuaj abonantoj (tre ĝojiga fakto por ni!), tamen, la kvanto de la kolektivaj abonantoj, bedaŭrinde, iom falis pro la monproblemoj de kelkaj landaj asocioj. Plej multaj abonantoj estas en Francio (95), Hispanio (83), Germanio (65), Brazilo (63) kaj Usono (48).

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Kiam mi faras prelegojn pri Esperanto, mi kutime mencias la grandan kvanton de gazetoj kaj revuoj en Esperantujo, ja multegaj landaj asocioj kaj junularaj sekcioj eldonas siajn revuojn kaj revuetojn — eĉ sen mencii multajn internaciajn Esperanto-eldonaĵojn. Multaj revuoj de la landaj asocioj estas tre altkvalitaj lingvaĵe, stile kaj aspekte, kaj ankaŭ interesaj por la ekstera publiko, kaj mi sincere ŝatas legi aŭ simple trarigardi ilin por ekscii, kio okazas en la Esperanto-movado de diversaj landoj (kompreneble, ne ĉiuj Esperanto-eldonaĵoj estas idealaj de la lingva vidpunkto). Bonŝance, esperantistoj estas pli verkemaj (kaj legemaj) ol neesperantistoj, kaj tio kontribuas al la kvanto kaj diverseco de la revuoj en Esperantujo.

La ĉefa problemo de la Esperanto-gazetaro, laŭ mi, estas la sama, kiun spertas landaj asocioj: malgraŭ tio, ke la kvanto de esperantistoj en la mondo daŭre kreskas pro la disvolviĝo de la interreto, la kvanto de membroj en multaj asocioj falas: multaj homoj lernas Esperanton rete, korespondas kun aliaj esperantistoj — kaj ne strebas aliĝi al la organizoj kaj/aŭ aboni paperajn revuojn. Krome, multaj (aparte junaj) homoj preferas interreton al la paperaj revuoj.

Tamen mi pensas, ke la stato de Esperanto-gazetaro en la proksima estonteco ne multe ŝanĝiĝos: mi ne kredas, ke pro la disvolviĝo de la retaj teknologioj la paperaj revuoj tute aŭ preskaŭ tute malaperos — ja iam oni eĉ diris (kaj kredis), ke pro la disvolviĝo de la televido malaperos libroj. Mi kredas, ke multaj homoj daŭre preferos legi paperajn revuojn, kiujn oni povas legi en la trajno, porti al la laborejo, montri al la kolegoj kaj uzi dum la ĉeestaj kursoj.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Mi ŝatas ĝin!

La KancerKliniko

Fondita en 1977, kvarmonata + unu Krom (suplemento literatura, politika…), 28 paĝoj (formato A4).

Respondas Ĵak Le Puil (ĉefo)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Libera “zageto” por liberaj homoj. Ŝajnas, ke multaj homoj elektas aperigi sian prozon en LKK… kiam pro cenzuro ili ne povas trovi alian lokon… La unua atingo estas la 30-jariĝo kun fidelaj kunlaborantoj ekde la unua numero kaj daŭra alveno de novaj talentuloj. Magras la problemoj kvankam ni certe ŝatus havi iom pli da abonantoj, i.a. por aperigi pli da koloraj paĝoj kaj pli da paĝoj entute…

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La eldonkvanto varias de 300 al 350. Plej multaj abonantoj en Francio, Belgio, Usono.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Terure mankas “liberaj” gazetoj. Feliĉe kelkaj “asociaj” estas legindaj (Brita Esperantisto, La Sago, Brazila Esperantisto…). Pri la estonteco mi ne estas profeto!

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Certe unu el la plej bonaj… malgraŭ iom tro da laŭdo, atentigo al LF!

Literatura Foiro

Fondita de La Patrolo en 1970. Posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Organo de la Esperanta PEN-Centro kaj informilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ses numeroj jare po 56 paĝoj.

Respondas Ljubomir Trifonĉovski (ĉefredaktoro)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Literatura Foiro estas kultura revuo en esperanto, kiel difinite en la subtitolo. Krom literaturo originala kaj tradukita, sur ĝiaj paĝoj oni legas pri teatro, kino kaj muziko. Literatura Foiro estas kultur-politika revuo: la legantoj ĝuas artikolojn pri interlingvistiko, historio, sociologio, filozofio, fojfoje eĉ pri religio. Literatura Foiro estas unu el la plej gravaj opinikreaj revuoj: ĝi ofte analizas la procezojn en Esperantio, sur ĝiaj paĝoj pasas gravaj debatoj pri nia lingvo kaj komunumo. Unufraze, Literatura Foiro ludas avangardan rolon en Esperantio. La problemoj por la revuo venas ĉefe de la altiĝantaj poŝtaj tarifoj.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La abonanto-nombro de Literatura Foiro restas stabila dum la lastaj kelkaj jaroj, malgraŭ la malfacilaĵoj. Konkrete pri la ciferoj tamen povus respondi la eldonisto. Nian revuon ricevas ankaŭ preskaŭ cent PEN-Centroj (fakte la Esperanta estas unu el la malmultaj PEN-centroj, kiuj povus fieri per tiom bonkvalita kaj interesa periodaĵo) kaj tio igis nin ĉi-jare sur la dorso de la kovrilo resumi la enhavon de la numero kaj informi pri aliaj gravaj kulturaj esperantaj eventoj en la tri oficialaj lingvoj de PEN Internacia — la franca, angla kaj hispana.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Bedaŭrinde, la pasinta jaro alportis malbonajn novaĵojn por la esperanta gazetaro: ne plu aperos Rok' Gazet, definitive ĉesis Fonto. Laŭ mia superrigardo, la movadaj gazetoj spertas problemojn pro la rapidaj interŝanĝoj de informoj per la novaj teknologioj, pro la altiĝantaj poŝtaj tarifoj kaj produkto-kostoj, pro la maljuniĝo de generacio, kies informkanalo estis ĉefe la gazetoj. Rimarkendas ke la problemo pri la informkanaloj trafis ankaŭ radiostaciojn kaj televidon, kiuj elsendis en esperanto. Samtempe tiun niĉon transprenis la podkastoj, per la novaj teknologioj. Necesas momenta “foto” de la esperantaj amaskomunikiloj por analizi la situacion kaj marki la vojon de ĝia plua evoluo. La Ondo de Esperanto komencas fari la unuan paŝon por tio per siaj statistikoj kaj ĉi tiu enketo, aŭ ronda tablo, kun redaktoroj de esperantaj periodaĵoj.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Varia enhavo; bedaŭrinde en 2007 mankas la kalendaro de jubileoj kaj datrevenoj, kaj ĝi estas utila al la anoj de la komunumo por koni sian esperantistan identecon.

Monato

Fondojaro: 1979. Nuna eldonanto: Flandra Esperanto-Ligo. Eldonantoj en la historio: TK/Stafeto, UEA. Eldonritmo: 11 fojoj jare. Paĝonombro: mezume 28 paĝoj A4.

Respondas Stefan Maul (ĉefredaktoro) kaj Paul Peeraerts (redakcia sekretario)

1. Kiun rolon havas via gazeto en Esperantujo? Kiujn atingojn kaj problemojn ĝi havis lastatempe?

Monato ne estas movada revuo, sed gazeto, kiu uzas Esperanton por informi internacie pri politiko, ekonomio kaj kulturo. Do ĝi apartenas al la kulturo de Esperantujo. Tio signifas, ke ĝi estas grava ekzemplo de praktika utiligado de la lingvo, kio facile konvinkas neesperantistojn pri la valoro de Esperanto. Problemo por Monato ĉiam estas, ke tia prestiĝa revuo estas relative multekosta, tiel ke nur malmultaj povas aĉeti ĝin. Ke ĝi tamen atingis jam sian 28an jarkolekton, jen grava atingo kaj ne memkomprenebla sukceso.

2. Kiom da abonantoj kaj kioman eldonkvanton vi havis en 2006? Ĉu via abonantaro kreskis aŭ malkreskis en la lastaj jaroj? En kiuj landoj estas plej multaj abonantoj?

La abonantaro restas tre stabila inter 1600 kaj 1800. Ĉiujare parte forfalas sed aldoniĝas regule same multe da novaj abonantoj. Jen la distribuo laŭ landoj: Germanio 12%; Francio 11%; Belgio 10%; Japanio kaj Usono po 7%; Brazilo 5%; Britio, Hispanio, Italio, Nederlando, Svedio po 3%; Aŭstralio, Finnlando, Hungario, Ruslando, Svislando po 2%. Kvindeko da aliaj landoj malpli ol 2%.

3. Kiel vi taksas la nunan staton de la Esperanta gazetaro? Kia ĝi estos en la proksima estonteco?

Ŝajnas, ke la Esperanto-gazetaro solidiĝis. La aktuale aperantaj periodaĵoj probable daŭre eltenos, ĉar plejparte ili estas profesi-nivelaj. Timoj, ke ili perdos subtenon pro furoranta interreto supozeble estas superfluaj. La reto ja estas tre grava por Esperantujo, sed ĝi ne povas anstataŭi presitajn komunikilojn.

4. Kion vi pensas pri La Ondo de Esperanto?

Bedaŭrinde, ni ambaŭ ne povas respondi, ĉar ni ne ricevas la revuon.

Ni dankas la respondintajn redaktorojn kaj notas ke la redakcioj de Juna Amiko, La Gazeto kaj Sennaciulo ne respondis.

La Ondo de Esperanto, 2007, n-ro 4 (150).

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA