Disertacio pri historio de Esperanto-ĵurnalismo

История применения эсперанто в России: печать, радиовещание, переписка, самиздатLa 25-an de septembro 2014 Dmitrij Vlasov sukcese defendis doktoran disertacion kun la temo "Ĵurnalismo de Esperanto-movado en XX-a jarcento: tendencoj de evoluo kaj tipologiaj specialaĵoj". Ĉi jare la eldonejo Impeto eldonis lian monografion, kiu estas bezita sur lia disertacio - http://impeto.trovu.com/libroj/vlasov2. Dmitrij VLASOV naskiĝis en 1987, akiris fakajn sciojn en geologia fakultato kaj magistran rangon de ĵurnalista fakultato de Sankt-Peterburga ŝtata universitato. Dum studado li konatiĝis kun Esperanto kaj ekinteresiĝis pri ĝia praktika uzo en amaskomunikiloj. Studis historion de rusia esperantismo. En 2011 li defendis magistran disertacion pri la temo “Evoluo de Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia imperio kaj USSR (1887–1938)”.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA