BONVENE DUMVIVA MEMBRO – ISTVÁN ERTL

Русалка
Dumviva membro de TEĴA iĝis la konata esperantisto, E-instruisto, tradukisto kaj interpretisto, István Ertl, hungaro/franco nun loĝanta en Luksemburgio. Li studis ĉe la Budapeŝta universitato ELTE en la fakoj pri la lingvoj franca, latina kaj Esperanto. Li laboris ĉe UEA en Roterdamo, ĉe Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo en Bruselo, kaj nuntempe kiel tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgo. Ertl esperantistiĝis memlerne en 1977, estas redaktoro de la revuoj Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto kaj Esperanto kaj kunfondis la retan E-gazeton Libera Folio. Li konstante kunlaboras kun la revuo La Ondo de Esperanto.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA