LA KVINA DUMVIVA MEMBRO

La kvina dumviva membro de TEĴA iĝis la estrarano Alfred Schubert el Weilheim (Germanio). Li studis la anglan, francan kaj hispanan lingvojn en Munkeno. Dum tiu tempo li lernis ankaŭ Esperanton. Ekde 1983 li laboras en sia propra entrepreno "Linguistisches Bureau", kiu faras tradukojn kaj prilingvajn servojn, interalie verkadon kaj redaktadon de tekstoj kaj prilaboradon de lingvaj datumoj por publikigo. La nuna ĉeflaboro estas la verkado de ĵurnalistaj tekstoj por gazetaro, la ĉeftemo estas la tielnomataj "alternativaj energioj". En Esperantio li aktivis kiel instruisto en la Munkena Esperanto-Klubo, organizanto de kunvenoj, produktanto de la bulteno de Bavara Esperanto-Ligo kaj redaktoro de "Esperanto akutell". Nun li regule kontribuas al la programoj de diversaj aranĝoj per prelegoj kaj seminarioj pri ĵurnalismo, fotado kaj alternativaj energioj.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA