Historia skizo pri TEĴA


Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, sigle TEĴA, estas libervola krea unuiĝo de profesiaj kaj amatoraj ĵurnalistoj, uzantoj kaj diskonigantoj de la internacia lingvo Esperanto.
Ĝi estas fondita en 1946, reorganizita eĉ 5-foje - en 1956, 1992, 2005, 2006 kaj 2008. Ekde sia fondiĝo TEĴA funkcias en kunlaboraj rilatoj kun la ĉefa esperantista organizaĵo Universala Esperanto-Asocio (UEA). Kiel jurpersona organizaĵo TEĴA estas registrita 18.12.2008 en Litovio. Nun la asocion gvidas 7-persona Estraro, elektita en 2011: Aŭdrys Antanaitis (prezidanto, Litovio), Vytautas Šilas (Litovio), Dmitrij Ŝevĉenko (Rusio), Stano Marček (Slovakio), Alfred Schubert (Germanio), Dieter Rooke (Svislando), Bengt Norlöf (Svedio). TEĴA havas mebrojn en 39 landoj de 5 kontinentoj.

El historio de TEĴA

La asocion TEĴA la 19-an de novembro 1946 fondis nordiaj ĵurnalistoj, la svedo Einar Adamson, la finno Niilo Kavenius kaj la dano R. Gunnar Nielsen. La sidejo fariĝis Svedio kaj ankaŭ la unua estraro estis skandinava.
Laŭ la tiama deklaro, la celo de la asocio estis servi al ĵurnalistoj profesiaj kaj amatoraj. Ĝi volis kunigi ĉiujn ĵurnalistojn, kiuj scipovas Esperanton, por komuna kunlaboro kaj kunhelpo rilate al korespondado, interŝanĝo de artikoloj, enketoj kaj informoj pri diversaj demandoj. Per uzado de Esperanto inter ĵurnalistoj ĝi volis pruvi, ke la lingvo devas servi al praktikaj celoj. En ĝi laŭ la regularo rajtis membri ĉiuj ĵurnalistoj, raportantantoj, publicistoj esperantistoj, sendepende de siaj nacieco, raso, politikaj kaj religiaj konvinkoj kaj tendencoj.
Kiam en 1953 mortis Einar Adamson, la vera motoro de la organizo, TEĴA spertis periodon de stagnado. En 1956 ĝi reorganiziĝis kaj la iniciaton transprenis bulgara sekcio. Poste dum jardekoj la asocio estis grandparte sub la gvidado de bulgaraj esperantistoj. Multjara prezidanto estis la norvego Olav Thormodsen, vicprezidanto estis Ivan Keremidĉiev-Esperov. En 1958 komencis aperadi 4 numeroj jare la organo de TEĴA Internacia Ĵurnalisto. Ĉe la jaro 1970 la asocio havis pli ol 300 membrojn. La membraro konsistis el du kategorioj: A-membroj, t.e. profesiaj ĵurnalistoj, kaj B-membroj, t.e. laŭokazaj kunlaborantoj de gazetaro kaj radio kaj redaktoroj de Esperantaj gazetoj. La politikaj ŝanĝoj en la orienteŭropaj landoj ŝanĝis ankaŭ la cirkonstancojn por TEĴA, kaj en 1988 la revuo Internacia Ĵurnalisto ĉesis aperadi.
En 1992 sub prezido de germana kroato Stefan Maul la asocio estis refondita kaj aktivis dum pluraj jaroj; reaperis Internacia Ĵurnalisto, koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins estis bone akceptita. En 1993 TEĴA havis 154 membrojn, kaj eĉ fondis Premion Privat por “agnoski meritojn pri objektiva, sendependa kaj honesta ĵurnalisma agado”. (Ĝin samjare ricevis la Sarajeva ĵurnalisto Zlatko Dizdarevič.) Sed baldaŭ TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj fine restis nur kvardeko, tiel la estraro proponis malfondon de “evidente superflua asocio”. La asocio ĉesis ekzisti la 31-an de decembro 2003. Tamen poste Yamasaki Seikô el Japanio iniciatis alvokon por restarigo de la asocio. Al lia iniciato tuj aliĝis István Ertl (eksredaktoro de la revuo Esperanto) kaj Jukka Pietiläinen (esploristo pri ĵurnalismo). Subskribis la alvokon ankaŭ la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä.
Dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (Litovio), en julio 2005, la asocio estis formale reaktivigita. La kunvenon de TEĴA partoprenis ĉ. 30 Esperanto-ĵurnalistoj. El ili ĉirkaŭ triono iam estis membroj de TEĴA. Yamasaki Seikô (Japanio), István Ertl (Hingario) kaj Jukka Pietiläinen (Finnlando) estis elektitaj kunordigantoj ĝis la UK en Florenco. En Florenco okazis nova kunsido, en kiu estis elektita kvinpersona provizora estraro: hungaro István Ertl, svedo Kalle Kniivilä, slovako Stano Marček, finno Jukka Pietiläinen kaj sviso Dieter Rooke.
Dum la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj en Vilno en majo 2008 okazis renovigo de la estraro de TEĴA kaj la unuaj paŝoj al serioza reaktivigo de la asocio. Kiel prezidanto de la asocio estis elektita la konata litova ĵurnalisto Audrys Antanaitis. La estraron krome eniris Vytautas Šilas (ĝenerala sekretario, Litovio), Aleksandr Korĵenkov (vicprezidanto, Ruslando) kaj Mariana Evlogieva (Bulgario). El la malnova estraro restis Kalle Kniivilä kaj Dieter Rooke. La konsisto de la estraro kun Gabriela Kosiarska (Pollando) estis konfirmita samjare dum la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA