Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto

de Humphrey Tonkin

Ĉefprelego pri la kongresa temo, farita dum la Tutmonda Kongreso de Esperantistaj Ĵurnalistoj en Vilno, en majo 2008

La parolantoj kaj uzantoj de Esperanto konsistigas komunumon, kiu funkcias sendepende de naciaj limoj. Oni povus nomi ĝin komunumo internacia; sed iasence ĝi tute ne rilatas al nacioj, ĉar ĝi estas en plena senco tutmonda. Kiel lingvo kreita por interlingva komunikado, Esperanto ignoras naciecojn. Tiu kulturo inter la kulturoj, tiu lingvo inter la lingvoj, formas tutmondan komunikreton, en kiu informoj, ideoj kaj kulturaj formulaĵoj interŝanĝiĝas. Ĉar la uzantoj de Esperanto ankaŭ parolas aliajn lingvojn kaj partoprenas aliajn kulturojn, tiuj informoj ankaŭ interpenetriĝas kun aliaj lingvoj kaj kulturoj. En profesia medio, nome la ĵurnalismo, kiu celas trovi veron, kaj kiu batalas, aŭ devus batali, kontraŭ antaŭjuĝoj, la apenaŭ rimarkata sed vigla ligo de esperantistaj ĵurnalistoj estas aparte valora. Farante bone sian laboron, la esperantistaj ĵurnalistoj helpas nin defii la kulturajn antaŭjuĝojn per tutmondeca kaj egaleca aliro al la homa problemaro. Ili riĉigas sian profesion kaj daŭre plibonigas la konon de la mondo ĉe tiuj, kiuj staras ekster la Esperanto-movado, ofte enfermitaj en la propraj malvastaj mondkonceptoj. Mi ne dubas, ke la profesiaj ĵurnalistoj inter ni havas amason da ekzemplaj rakontoj pri tiu nerekta plibonigo kaj pliriĉigo de la scio de la publiko per Esperanto. Ĝi estas aparte efika en malgrandaj kulturoj kaj malgrandaj lingvoj, kie la aliro al la mondo estas despli malfacila. Esperanto ja estas granda egaliganto – inter fortaj kaj malfortaj popoloj, inter riĉaj kaj malriĉaj, inter tiuj kiuj regas kaj tiuj kiuj estas regataj.

Sekve ne estas surprize, ke ĝuste Litovio, lando kiu renovigas sin kaj retrovas sian internacian kaj tutmondan profilon, estu nia gastiganto por la nuna konferenco. Kaj ne estas surprize, ke tio okazas en jaro, kiun UN kaj Unesko deklaris Jaro de la Lingvoj.

La ĵurnalismaj potencialoj de Esperanto

La mondo de la ĵurnalismo estas, aŭ devus esti, multlingva mondo – ĉar ĵurnalistoj estas perantoj de informoj kaj ideoj inter la komplikeco kaj bunteco de la realaj okazintaĵoj unuflanke kaj la kredanta kaj fidoplena individuo aliflanke. Por ke la sistemo funkciu morale kaj juste, tiu individuo devas fidi, ke la ĵurnalisto komprenas tion, kion li aŭ ŝi interpretas – kaj ke la ĵurnalistoj iris por siaj fontoj al la medio kaj la lingvo de difinita fenomeno. Hodiaŭ, tro ofte oni dependigas sin de ĵurnalistoj, kiuj pro manko de tempo aŭ scio ne kapablas kontroli la verecon de tio, kion ili aŭdas. Ekzemple, ĵurnalisto, kiu klopodas en neanglalingva lando trovi la veron nur per la rimedo de la angla lingvo, riskas ricevi siajn informojn de favorantoj de la brita aŭ usona vidpunkto – kaj tiel li aŭ ŝi forfiltros aliajn voĉojn. Jen unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto: ĝi ebligas alternativan vojon al esploroj de faktoj, sen la enkonstruita tordiĝo, kiu rezultas el uzo de la angla lingvo (aŭ de iu ajn alia etna lingvo).

En sia analizo de la Esperanto-gazetaro, Aleksander Korĵenkov prave aludas al tiu ĉi faktoro en la kazo de la revuo Monato, kiu per Esperanto povas atingi lokajn fontojn. Kaj kio validas ĉe ni, validas ankaŭ ekstere: ĉiu ĵurnalisto povus profiti en multlingva medio per la scio de Esperanto

Esperanto kiel skriba lingvo

Ene de la Esperanto-movado, la Esperantistaj ĵurnalistoj de la skribaj medioj ludas ŝlosilan rolon. Esperanto, pli-malpli unike inter la lingvoj de la mondo, komenciĝis kiel skriba lingvo: unue Zamenhof, kreinto de la lingvo, skribis; nur poste li parolis. Kvankam Esperanto rapide akiris ankaŭ sian riĉan parolan medion, la eksterordinara graveco de skribaj tekstoj en Esperanto estas evidenta al ĉiu uzanto de la lingvo. En la fruaj jaroj, Esperanto cirkulis skribe; ĝiaj normoj ekestis skribe; ĝiaj vortprovizo kaj fleksebleco evoluis ĉefe pere de skribaj tekstoj, kiuj ofte, ekzemple per la literaturo, enpenetris terenojn, kien la parola lingvo ankoraŭ ne penetris. La skriba lingvo restas la ĉefa stabiliga faktoro de la tutmonde disvastigita sed samtempe maldense distribuita lingvo Esperanto.

Al ĉiu lingvo necesas kultivado, sed por relative malgranda lingvo kiel la nia la aktiva kultivado de la lingvo kaj la lingvaj rimedoj estas esenca. Niaj periodaĵoj kaj libroj, kaj ĉiam pli kaj pli niaj retaj rimedoj, helpas fiksi kaj plivastigi la lingvon – kaj sekve fiksi kaj plivastigi la lingvoscion de ĉiu unuopa esperantisto. Vole-nevole, la verkistoj kaj ĵurnalistoj estas ne nur uzantoj de la lingvo, sed ĝiaj inventantoj, ĝiaj kultivantoj. Indas, ke ili agnosku klare tiun rolon, helpante krei kulturon, en kiu Esperantaj verkoj estas legataj, studataj kaj priparolataj, kaj ĉiu esperantisto estas instigata pliperfektigi sian lingvoscion.

La historio montras, ke la tradicia gazetaro havis kaj havas profundan efikon je la kulturo kaj lingvo Esperanto, ekde la unuaj periodaĵoj de la 1890aj jaroj. Pensante pri la posta periodo de la evoluo de Esperanto, la intermilitaj jaroj, oni tuj rimarkas la fondiĝon de revuoj kiel Sennaciulo, Heroldo de Esperanto kaj Literatura Mondo, kiuj estis tiel influaj je la evoluo de la lingvo kaj movado. Post la milito venis novaj – Norda Prismo, Nica Literatura Revuo, kaj la grandaj “naciaj” revuoj subtenataj de siaj respektivaj registaroj – Nuntempa Bulgario, Hungara Vivo, El Popola Ĉinio. Ili ankaŭ havis sian efikon je la faka utiligo de Esperanto.

La malapero de Esperanto for de la tagordo de la registara propagando en plej multaj landoj, kaj la reveno de la libera merkato prezentis antaŭ dudeko da jaroj novan defion al la Esperanto-movado. Tiuj ŝtate subvenciataj Esperanto-revuoj eble helpis antaŭenigi la celojn de la koncernaj registaroj, sed plejparte ili estis lerte uzataj de la esperantistoj por antaŭenigi la celojn de Esperanto kaj teni la lingvon viva en la koncernaj teritorioj kaj ankaŭ ekstere. Ni ŝuldas al la ĵurnalistoj de tiu ege malfacila epoko nian dankon, ke ili trovis vojon por vivigi nian liberecan lingvon en nelibera epoko. Se Esperanto estas rezista lingvo, eĉ subfosa lingvo – kaj mi plene kredas, ke ĝi estas tia – ĝi sukcese transvivis tiun epokon per sia rezisto. Eĉ la rezisto mem tenis ĝin viva – tiel ke nun ni frontas paradokson: la bezono rezisti tiris homojn al Esperanto. Nun kiam la forto de la ŝtato malaperis aŭ fariĝis pli subtila, tro facile oni povas forgesi, ke Esperanto ankoraŭ estas bezonata por proponi alternativan aliron al la establitaj potencoj.

Sed la centreco de la tradicia Esperanto-gazetaro estas hodiaŭ ĉefe minacata – kiel ĝi estas minacata en ĉiuj aliaj lingvoj – de la antaŭeniro de la teknologio. La pejzaĝo de la hodiaŭaj Esperanto-periodaĵoj estis grandparte fiksita en la 1960aj/1970aj jaroj, per ekapero de Literatura Foiro, Monato, Fonto, Kontakto kaj aliaj fidelaj kontribuantoj al la Esperanto-movado kaj ĝia kulturo. Sed ili laboris kaj laboras kun relative malmultaj abonantoj, malforta surmerkatiga reto, manko de reklamoj kaj anoncoj, kaj minimuma kunlaboro. Kelkaj gazetoj malaperis – Fonto ekzemple, kaj El Popola Ĉinio, kiu migris en relativan obskurecon ĉe la reto. Aliflanke ekestis retaj gazetoj – Karavelo, Freŝo kaj aliaj. Se entute la tradicia gazetaro kapablas resti viva, ĝi tion faros nur per multe pli konscia klopodo kunlabori inter si (kaj eble kun aliaj medioj), por vendi siajn varojn kaj teni ilin altkvalitaj. Interalie necesas trovi la ĝustan ekvilibron inter daŭrigo de la tradicia eldona praktiko kaj la novaj eblecoj de la reto.

Validas samaj konstatoj ĉe la libromerkato: sen libra kulturo inter esperantistoj (kaj periodaĵoj estas la ĉefa ilo por krei tiun kulturon, en kiu libroj estas aĉetataj, legataj kaj prikomentataj) la libromerkato ne povos elteni. Nur pene la Esperanto-libromerkato envenas la 21-an jarcenton.

Restas malferma la demando kiel la merkato dividiĝos inter tradiciaj libroj kaj elektronikaj libroj – kaj, ĉe la tradiciaj libroj, inter normala eldonado kaj kontraŭmenda eldonado. Kaj kiel tiuj varoj atingos la merkaton – per tradiciaj libroservoj aŭ per neesperantaj retaj entreprenoj, kies etendokapablo estas tiel multe pli granda? Cetere, la lastatempa apero de Beletra Almanako, periodaĵo kun la dimensioj de ordinara libro, reduktas la disdividon inter gazetoj unuflanke kaj libroj aliflanke.

La parolata lingvo

Sed la ĵurnalismo ne estas nur skriba: ankaŭ la parolata lingvo ludas signifan rolon. Dum jaroj ĝi estis nutrata, aldone al la fizikaj renkontiĝoj inter esperantistoj, ĉefe de la ŝtate subtenataj radiostacioj – Romo, Zagrebo, Varsovio, Budapeŝto, Pekino, Havano, Vieno, Vatikano. Kelkaj stacioj ankoraŭ restas; aliaj ĉesis funkcii; aliaj trovis novajn vestojn ĉe la reto. La ĵurnalistoj do rolis grave en la evoluigo ankaŭ de la parolata lingvo, ĉefe en la kvin jardekoj tuj post la Dua Mondmilito, sed nun iom malpli. Necesas, do, ankaŭ konsideri la parolatan lingvon, kaj denove la neceson teni la kvaliton alta kaj plibonigi ĝin.

Ankaŭ tie ĉi la evoluo de la teknologio malfermas novajn eblecojn eĉ se ĝi minacas la tradician agadon. Iam radiostacioj estis ŝtataj monopoloj; poste ili fariĝis la posedaĵoj de tiuj, kiuj havas grandajn monujojn – ĉu ŝtatoj ĉu entreprenoj. Nun, kiu ajn persono posedanta komputilon kaj mikrofonon povas fondi radiostacion. Kiel ni rilatu al tiu ĉi nova mondo kie la limo inter profesiuloj kaj amatoroj malaperadas, kaj kie la novaj ebloj estas tiel grandaj?

Mi ne dirus, ke hodiaŭ la esperantista ĵurnalismo troviĝas en krizo. Estus pli juste paroli pri turnopunkto en la evoluo de tiu ĵurnalismo – do, ne krizo, sed unika okazo por prosperi, se ni kapablas kapti la momenton. La alveno de la reto donis novan impulson al Esperanto ĉar ĝi ligas alie izolitajn homojn, kvazaŭ nuligas distancojn, kaj ebligas buntan Esperanto-vivon sen la neceso fizike renkontiĝi. Dank’ al la reto, Esperanto kaptis novajn lernantojn, ĉefe junajn; ĝi plivastigis sian utiligeblon; ĝi pliaktivigis homojn antaŭe nur pasivajn; ĝi ebligas agadon sen kapitalo. Ĉu la ĵurnalismo esperantista kapablas adaptiĝi al tiu nova medio? Se ni ne eltrovos novajn vojojn por cirkuligi niajn varojn, la tempoj preteriros nin kaj lasos nin ŝimi.

Pro tio, la nuna konferenco venas en kritika kaj salutinda momento.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA