KALLE KNIIVILÄ EN LA APRILA MALFERMA TAGO

Unu el la plej konataj esperantistaj jhurnalistoj, Kalle Kniivilä, estos la chefgasto en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo. Kniivilä estis estrarano de UEA pri informado 1998-2001 kaj tiam redaktis la dokumenton "Gvidlinioj por informado pri Esperanto", kiu aperas komence de la Jarlibro de UEA. Nuntempe li estas konata unuavice kiel redaktanto de la populara retbulteno "Libera Folio", kiun li lanchis en aprilo 2003.

Kniivilä faros en la tago du prelegojn. Unu el ili temas pri specifajhoj de la Esperanta gazetaro, dum en la alia li parolos pri tio, kio en la fenomeno Esperanto povus interesi profesiajn jhurnalistojn.

En la programo estos krome libroprezentoj kaj filmoj. Krom de specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ghenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantajhoj, kaj gajni premion en senpaga loterio. Kafo kaj teo, same senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo dauros de la 10-a ghis la 17-a horo.


Gazetaraj komunikoj de UEA N-ro 488

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA