Konferenco por junaj ĵurnalistoj

De la 9-11-a de majo 2012 EEU organizas eŭropan konferencon por junaj ĵurnalistoj kaj studentoj de ĵurnalismo kun la temo "Kia estus Eŭropo nun, se EU neniam estus fondita?" en Triesto (Italio). La konferencon kunfinancas Eŭropa Komisiono, pro tio aperas ebleco por pagi restadon en Triesto por certa nombro da studentoj de ĵurnalismo. La laborlingvoj de la konferenco estos Esperanto, la angla kaj la itala. Preferindas partopreno de ĵurnalistoj kaj aparte studentoj de ĵurnalismo kiuj almenaŭ iom konas E-on, sed tio ne estas kondiĉo. Povas veni kiu ajn, kiu regas aŭ la anglan aŭ la italan. Demandojn pri la konferenco vi povas sendi al la organizantoj.

Informoj kaj pri la konferenco kaj pri la sekvajara EEU-kongreso en Irlando troviĝas en la paĝaro www.europo.eu

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA