![]() |
![]() |
HAVU MEMBROKARTONDima Ŝevĉenko Dim, 2017-11-26 16:13Karaj membroj de TEĴA, La membrokarto estonte estas nura legitimilo, kiu montras vian membrecon en TEĴA - ĉu vi jam havas membrokarton? Elektu respondon: sekva respondo se ne: sekva respondo se jes: Komentoj, demandoj, ktp. ......................... Mi konstatas, ke ne ĉiuj aliĝintoj al TEĴA posedas Membrokarton de TEĴA. La karto ne estas nura atestilo pri la membreco kaj dokumento, kiu prezentas diversajn ĵurnalistajn avantaĝoj en multaj landoj. Atentu, ke nur posedantoj de la membrokarto havos voĉdonrajton dum la Raporta-Reelekta membrokunveno en Lisbono (2018)! La nepra kondiĉo por ekhavi la membrokarton estas – vi devas pagi la membrokotizon (la trijara kotizo estas 15 €, la dumviva – 99 €). La liberigo de kotizpago povas esti nur ĉe sola kondiĉo – la membro el lando kun malalta vivonivelo (ekz., Nepalo, Kubo aŭ certa Afrika lando) devas petskribi pri la liberigo al Prezidanto de TEĴA aŭ Ĝenerala sekretario. La plej oportuna kotizpago estas la pago al la konto de TEĴA ĉe UEA – ttmj-f. Do la kompana noto ĉe la sendo de la pago al UEA estu: „por ttmj-f membrokotizo de (notu familinomon aŭ kelkajn familinomojn). Samtempe sciigu la Ĝeneralan sekretarion (nun – min) pri la pago kaj sendu al li la personan foton ne malpli ol 200 kB kvalitampleksan, se vi ankoraŭ ne posedas la membrokarton (al kartoposedantoj, kies kartoj perdis sian validecon mi sendos novajn valido-glumarkojn).
| Membra ensaluto |
© 2008-2012 TEĴA
|