Cornelia KAISER – spertoj en internacia agosfero

ANKORAŬ UNU DUMVIVA MEMBRO
         Al TEĴA kiel dumviva membro aliĝis ĵurnalistino kaj administrantino Cornelia Kaiser [kornélia kajzer] el Vieno (Aŭstrio). Post ekzameniĝo en Londona Komerca Ĉambro ŝi plenumis UN-norman ekzamenon pri uzo de 4 naciaj lingvoj kaj eklaboris en internaciaj institucioj.  Estis UN, UNESCO, OPEC (Organizo de Petrol-eksportaj Landoj) kaj aliaj, ankaŭ en la Aŭstria Gazetaro. Ŝi plenumis ĵurnalistan laboron en Domo de Eŭropa Unio, Eŭropa Komisiono, la organizo UNESCO-Raportistoj Sen Limoj k.a.
         Nia kolegino C. Kaiser administris kaj sekretariis en kelkaj ambasadejoj kaj en Internacia Atom-Energia Agentejo. Ŝi membras en Internacia Organizo de Ĵurnalistoj ĉe UN (IOJ) kaj en Internacia Gazetara Organizo ĉe UN (IPO-UN). Nun C. Kaiser oficas en Viena Turisma Informcentro, kunorganizas konferencojn kaj simpoziojn de Eŭropa Komisiono kaj respondecas tie pri amaskomunikado.
         C. Kaiser iĝis esperantistino decembre 2013 kaj kunlaboras kun Esperanto Muzeo en Vieno.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA