![]() |
![]() |
PRIMAVERA VENO DE JUBILEAJ NASKIĜTAGOJDima Ŝevĉenko Mer, 2013-03-27 11:05La vintron ŝanĝas la printempo kaj tiun la somero. La helaj sezonoj venigas novajn jubileojn de niaj gekolegoj. La rondjaraj jubileoj prezentas la okazon retrorigardi kaj konstati, ke la jubileantoj vivis ne vane. Ĉiu el ili kontu siajn farojn, kaj prezentu saldon de sia vivo. Ni estas certaj, ke la saldoj estos favoraj, ke en la havo elstaros ankaŭ multaj kontribuoj al Esperanto-afero. Ni gratulu do niajn solenantojn kaj iliajn nomojn publikigu al al ĉiuj: Al niaj jubileontoj ni anticipe deziras rekonon kaj agnoskon flanke de nia membraro! Ni gratulu unu la aliajn! Ni pretergapis unu asocian jubileon – antau 55 jaroj, en 1958 komencis aperadi organoi de TEĴA “Internacia ĵurnalisto” (datita la 1-an de januaro), ne plu aperanta. Ankaŭ atentu, ke la jaro 2013 signas la 5-jaran datrevenon pri reorganizo de TEĴA. La decidan puŝon faris la unua en E-historio Tutmonda Kongreso de Esperantistoj- Ĵurnalistoj okazinta en Vilno, la 26-30-an de majo 2008.
| Membra ensaluto |
Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova | © 2008-2012 TEĴA
|