HELPU INFORMI PRI LA KONGRESO

La UK estas la plej granda evento de nia esperantista komunumo, kaj donas bonegan okazon por kapti la atenton de la gazetaro en diversaj landoj kaj lingvoj.

La Gazetara Kampanjo pri la ĉi-jara UK realiĝas per la kunlaboro kaj agado de unuopaj esperantistoj en la tuta mondo. Per eta ago ĉiuj povas senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en ĵurnaloj, revuoj, televidoj, radioj, sociaj retoj kaj blogoj de siaj regionoj.

Okazos laborgrupo pri tio en la UEA-seminario pri Konsciigo, 1015-1200 en lundo. Ĝi donos praktikajn konsilojn kaj ekzemplojn por utiligi dum- kaj postkongrese.

En la retejo http://www.gazetaro.org/ oni povas sekvi la progreson de la kampanjo, vidi la jam publikigitajn raportojn, spekti filmeton kun detalaj klarigoj, kaj ĉefe: kunlabori!

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA