ANKORAŬ UNU DUMVIVA EL SVEDIO

ANKORAŬ UNU DUMVIVA EL SVEDIO
Verkisto, paroĥestro kaj doktoro pri teologio Leif NORDENSTORM fariĝis dumviva membro de TEĴA! La sepa! Gratulon! Li naskiĝis (en 1960), loĝis kaj eklernis (en 1974) Esperanton en Kiruna (norda Svedio). Poste li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, i.a. de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, Kontakto (1983-1989) kaj La Espero de Sveda Esperanto-Federacio. Profesie Nordenstorm estas pastro en la Sveda eklezio (luterana) en Upsala. Li bakalaŭriĝis dufoje, unue pri la rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertaĵon pri satio en praskandinava religio kaj en 2002 doktoriĝis per la disertaĵo La misio de Oomoto en Esperanto”. L. Noredenstorm estas aŭtoro de bibliografio pri esperntlingvaj religiaj libroj. En 2005 aperis lia unua romano en Esperanto Arne, la ĉefido. Laŭ recenzistoj liaj porinfanaj rakontoj utilas ankaŭ por plenkreskuloj. En 2006 aperis lia unua romano en la sveda. La moto de doktoro Nordenstorm estas: “ankaŭ sklavoj estas homoj”.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA