Nun eblas mendi la membrokarton de TEĴA

La firmao, kiu okupiĝas pri nia membrokarto, faris lastajn ŝanĝojn responde al rimarkoj, faritaj de niaj estraranoj. Finfine venis la ŝtupo, kiam ĝi produktos la unuajn 10-20 mebrokartojn. La unuaj (n-roj 003 – 020) estos liveriraj al tiuj, kiuj unuaj:

- Plenigos la retan mendilon kaj alŝutos sian foton, (en formato JPG, ne malpli ol 0,6 Mb aŭ 1300x980 bilderoj)

- Enpagos 10 € al banka konto de TEĴA. La sumo 10 € devus plene kovri la produktadon kaj registritan sendon de la karto (se ne necesos sendi, la resto iom plenigos la Asocian kason). Por malgrandigi bankkostojn estas rekomendinde, ke kelkaj samlandaj TEĴA-anoj sendu la pagon kune).

Kartojn de UK-anoj, anstataŭ sendi perpoŝte, mi volus venigi al la Bjalistoka UK, por disdono tie. Ili do nur antaŭmendu la kartojn, sed pagu surloke, en UK.

NIAJ BANKAJ DATENOJ
1. Titolo de ricevonta organizaĵo: Tutmonda Esper- Ĵurnalista Asocio (en la fenestreton de banka formularo komputile ne eniris plena nomo de nia organizajxo, tial aperis la mallongigo Esper- anstataŭ Esperantista; en paperaj dokumentoj aperas la plena nomo)
2. Adreso de TEĴA: Jankiskiu g. 43A, LT-02300 Vilnius, Litovio (Lithuania)
3. Identiga kodo de ricevonta organizaĵo (de TEĴA): 302290854
4. Titolo de priserva banko: Swedbank AB
5. Adreso de nia banko: Savanoriu pr. 19, Vilnius LT-03502
6. Numero de nia banka konto: LT74 7300 0101 1337 9793.
7. SWIFT kodo (BIC): HABALT22
8. Celo de pago: por membrokarto

Samideane via,
Vytautas Šilas
Ĝenerala sekretario de TEĴA,
Vilnius, la 26-an de majo 2009

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA