SLOVAKA MEMBRO DE TEĴA – LA ESPERANTISTO DE LA JARO 2012

La internacia revuo “La Ondo de Esperanto” en 1998 kaj iniciatis kaj ekde tiam ĉiujare okazigas distingon kaj proklamon de la titolo La esperantisto de la jaro por persono, kiu dum la koncerna jaro plej multe kontribuis al la afero de Esperanto. Ties efektivigon prizorgas du komisionoj (kandidatiga kaj elekta), kiuj konsistas ek trideko da personoj – nunaj kaj eksaj aktivuloj de UEA, SAT, Civito, redaktoroj, sendependaj ekspertoj.
Rezulte de ĉi-jara voĉdonado La Esperantisto de la Jaro 2012 estis proklamita la 33-jara slovaka esperantisto, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) kaj membro de TEĴA Peter Baláž. Tiel distingita li estis pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de
gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; ankaŭ pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.


Koran gratulon al nia kolego Peter Baláž!


Plie legu rete http://sezonoj.ru/2012/12/balaz/

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA