Honorigoj de ĵurnalistoj

Per decido de la Estraro de UEA, la Premio Deguchi, "la esperantista pacpremio", de la jaro 2014 estis aljuĝita al estrarano de TEĴA s-ro Stano Marček el Slovakio pro lia longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj (Esperantisto Slovaka, Esperantista Vegeterano, Heroldo de Esperanto, Esperanto). Dum la anonco pri la decido de la Estraro dum la Solena Fermo de la 99-a Universala Kongreso en Bonaero, aparte elstarigita estis la eksterordinara sukceso de lia lernolibro "Esperanto per rekta metodo", aperinta jam en 34 nacilingvaj eldonoj. Ĉar Stano Marček ne povis partopreni la kongreson en Bonaero, la premio estos transdonita al li dum alia Esperanto-renkontiĝo post la UK.

Dum la Solena Fermo de la 99-a UK en Bonaero estis anoncitaj la nomoj de ricevantoj de Diplomo pro Elstara Arta Agado. Ĝi estis atribuita al estrarano de TEĴA Dmitrij Ŝevĉenko (Rusio) pro lia fruktodona eldona agado.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA