Esperantistoj ĉe la ĵurnalisma fako de la granda rusia universitato

La 3-an de septembro 2012 kun la oficiala vizito al ĵurnalisma fako de la filologia fakultato de Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (ruslingva mallongigo - RUDN) venis reprezentanto de la belga altlernejo Erasmushogeschool Brussel konata esperantistino Kristin Tytgat.
Flanke de la filologia fakultato en la renkontiĝo partoprenis vicdekano laŭ la fako «Ĵurnalismo» Viktor Barabaŝ, kaj ankaŭ instruistoj kaj doktoriĝantoj de la universitato Dima Ŝevĉenko (esperantisto, magistro pri ĵurnalismo, estrarano de TEĴA) kaj Anna Striganova (esperantistino, bakalaŭro pri ĵurnalismo kaj magistro pri literaturo, membro de TEĴA). Kadre de la renkontiĝo, krom la aliaj temoj, estis detale priparolitaj eblecoj de la kunlaboro de la universitato kun TEĴA kaj UEA, kaj ankaŭ organizado de la prelegoj kaj konferencoj, rilataj al Esperanto, ankaŭ pri la Esperanto-ĵurnalismo kaj esperantaj amaskomunikilaj medioj. Kurta artikoleto pri tio estas publikigita en la retejo de la filologia fakultato de universitato:
http://filfak.com/novosti/vizit-predst

Universitato RUDN estas unu el la plej grandaj en Rusio kaj en Eŭropo. Kadre de ĝi studas 35 mil studentoj el pli ol 150 landoj, kiuj reprezentas pli ol 450 naciojn. En ĝi konstante laboras ĉirkaŭ 7 mil instruistoj, servistoj kaj administrantoj.
Esperantistoj jam plurajn jarojn aktivas kadre de la filologia fakultato de RUDN. Inter ili estas sukcesa defendo de Dima Ŝevĉenko de la magistra disertacio pri Esperanto-periodaĵoj, sukcesa Lingva Festivalo, kiu kolektis pli ol 1200 partoprenantojn, konstantaj mencioj de Esperanto, kadre de diversaj sciencaj konferencoj kaj multo alia.
Ioman superrigardon de tiu ĉi aktivado vi povas trovi en la blogaĵoj ĉe Ipernity:
http://www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/372903
http://www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/376743
http://www.ipernity.com/blog/dima_sxevcxenko/252420

Komentoj

Dankon samnomulo!
Cxu materialoj povus uzi en rusa au en Esperanto?

La materialon eblas uzi kaj en la rusa kaj en Esperanto.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA