SOLENANTOJ DE LA ĈEVALA 2014

Bonfarton al vi, karaj gekolegoj, okaze de la veno de la Ĉevala jaro2014! Venigu ĝi al vi energion, sukcesojn kaj plezurojn!
Unue ni gratulu nian japanan kolegon Seikô YAMASAKI pri lia grava 85-jara jubileo, kiun al li venigas la Ĉevala jaro! Li havas meritojn antaŭ TEĴA - ankaŭ dank` al li TEĴA vivas ĝis nun. Bonsanon kaj bonhumoron, kara kolego!
La jaro venigas ankaŭ jubileojn al tuta aro de nia kolegaro. Tiuj, kiuj ĝis nun nek plugis, nek semis devos dum la tuta jaro labori ĉevale ŝvite. Tio ja ne validas al vi, niaj karaj solenantoj. Vi plugis, erpis kaj semis. Ni do deziras al vi riĉan maturan rikolton! Estu energiaj, decidemaj, ĝojaj kaj kontentaj! Ĉiujn dezirantojn gratuli vin aparte ni atentigas pri viaj naskiĝdatoj:

18-01-1949, la 65-jaro de Rita RÖSLER-BUCKEL el Dudenhofen, Germanio; rozsas@web.de
19-02-1974, la 40-jaro de Alfred Kobina ARTHUR, el Teshie Accra, Ganao; abaako43@yahoo.com
30-03-1944, la 70-jaro de Jovo DURIĆ, Beograd, Serbio;
01-04-1934, la 80-jaro de Ileana SCHRØDER, Kastrup, Danio; ileana.schroder@mail.dk
12-05-1939, la 75-jaro de Alicja-Urszula LIWANDERSKA-QUEDNAU, Haag, Germanio; lewander@forst.wzw.tum.de
14-05-1949, la 65-jaro de Franc-Georg RÖSLER, Dudenhofen, Germanio; rozsas@web.de
08-06- 1974, la 40-jaro de Frimpon Ampomah BADU, Menai, Aŭstralio; rampomah@bigpond.net.au
18-06-1949, la 65-jaro de Barbara PIETRZAK, Varsovio, Pollando; bpietrzak@onet.eu
27-06-1949, la 65-jaro de Walter KLAG, Vieno, Aŭstrio; esperanto@chello.at
01-10-1964, la 50-jaro de Mariana EVLOGIEVA, Sofio, Bulgario; mrvpl@interpress.org
08-11-1949, la 65-jaro de Paul Gubbins, Mossley Congleton, Britio; paul@gubbins.org.uk
01-12- 1954, la 60-jaro de Vladimir MININ, Toms, Rusio; mininvl@hotmail.com

Kolege viaj

Prezidanto de TEĴA Audrys Antanaitis,
Ĝenerala sekretario de TEĴA Vytautas Šilas

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA