Konkludoj de la Vilna ĵurnalista kongreso

Kongresaj konkludoj kaj rekomendoj
Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj
Vilno, Litovio, 26-30 majo 2008


KONKLUDOJ KAJ REKOMENDOJ

La ĉi-subaj konkludoj kaj rekomendoj rezultis el la dumkongresa diskutado. Ili celas aplikiĝi laŭeble al ĉiuj medioj (periodaĵoj, retaj gazetoj, radio, televido k.s.) kaj ĉiuj Esperanto-organizaĵoj kaj unuopaj esperantistoj. Ili neniel povas esti konsiderataj kiel kompletaj aŭ definitivaj, nek kiel unu kohera plano, sed kiel komenca paŝo en pli bona mastrumado de la rilatoj kun la ĝenerala publiko kaj ankaŭ specife kun la Esperanto-publiko.

PRINCIPOJ

1. La Esperanto-gazetaro kaj Esperanto-radio (inkluzive de retaj gazetoj kaj radiostacioj) estas gravaj iloj por la kultivado de la lingvo Esperanto. Redaktoroj faru ĉion eblan por mem utiligi la lingvon bone, evoluigi la lingvon, kaj stimuli bonan uzadon inter la legantoj kaj aŭskultantoj, ankaŭ instigante ilin legi kaj alimaniere uzi la lingvon.

2. Redaktoroj faru ĉion eblan por informi sian legantaron (aŭ aŭskultantaron) pri Esperanto, ĝia lingva komunumo, kaj la Esperanto-movado, tiel ke ili fariĝu kiel eble plej efikaj rolantoj en la Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo.

3. Por ke Esperanto-gazetoj estu bibliografie registritaj kaj konservataj, redaktoroj ĉiam (1) klare notu en ĉiu numero bazajn bibliografiajn informojn (numero, jarkolekto k.s.), (2) asignu al sia gazeto ISSN, (3) sendu ĉiun numeron senpage almenaŭ al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj la la Biblioteko Hodler en Roterdamo, kaj (4) arkive konservu ĉiun malnovan numeron en elektronika formo, prefere en retpaĝaro libere alirebla.

4. Same grave estas certigi, ke malnova materialo ne perdiĝu, sed trovu sian lokon en granda biblioteko aŭ arkivo. Tiu ĉi strebo al konservado aŭ konservigo de historia Esperanto-materialo estas grava devo de ĉiu Esperanto-organizaĵo.

RIMEDOJ

5. Mankas unu aŭtoritata loko en la reto, kien oni iru por ricevi bazajn datumojn pri Esperanto. Rekomendindas krei tian datumbazon, eventuale en la nun konstruata paĝaro Esperanto-Aktuale.

6. Kvankam troveblas jan kaj jen tiaj informoj, mankas loko en la reto al kiu oni povu facile sin turni por trovi bonajn argumentojn por Esperanto, modelajn gazetarajn komunikojn, kaj similajn faciligilojn por tiuj, kiuj verkas gazetarajn komunikojn aŭ artikolojn por la ekstera publiko, aŭ laboras en radio aŭ televido aŭ ĉe la reto. Indus krei tian lokon.

PRAKTIKOJ KAJ AGADOJ

7. Plej ofte, mankas en nacilingvaj redakciaj staboj personoj, kiuj estas fakuloj pri lingvoj, lingva politiko k.s. Laŭeble, esperantistoj, kiuj estas samtempe profesiaj ĵurnalistoj, klopodu eduki sin tiel, ke nature tiuj redakcioj turnu sin al ili se leviĝas demandoj pri lingva politiko, la lingva dimensio de difinitaj novaĵoj, k.s.

8. Unu speco de ĵurnalisma laboro estas la pretigo de artikoloj kaj gazetaraj komunikoj pri la Esperanto-komunumo por apero en nacilingvaj amaskomunikiloj. La tasko konsistas el elektado de novaĵoj kaj de bazaj informoj, trejnado de intervjupartneroj, kontaktado de nacilingvaj gazetoj, radio, televido, novaĵagentejoj kaj retgazetoj ĝis fine la kontrolado de la rezultoj. Esperantilingvaj ĵurnalistoj laŭeble helpu en tiu amaskomunikila laboro kaj ĝia establo kiel regula kaj altnivela ero de Esperanto-agado.

9. Tiucele, TEĴA konsideru la eblecon starigi programon de seminarioj pri kontaktoj kun la gazetaro, organizeblaj en Esperanto-aranĝoj, en la Kleriga Tago en Universalaj Kongresoj k.s. Specife, rilate al Universalaj Kongresoj, UEA, en kunlaboro kun TEĴA, organizu seminarion pri kontaktoj kun la gazetaro, por ĉiu LKK kaj ties helpantoj, jam kelkajn monatojn antaŭ ĉiu UK. TEĴA ankaŭ proponu siajn servojn al la Gazetara Servo de ĉiu UK.

10. Planante Esperanto-aranĝon, la organizantoj nepre konsideru la publikrilatan aspekton de tiu aranĝo jam en la komencaj stadioj de planado – precipe la rilatojn kun la gazetaro k.s. Ili utiligu la helpon de spertaj ĵurnalistoj laŭeble.

11. En lastaj jaroj la teknologio kaj aliaj evoluoj kondukis al profundaj ŝanĝoj en la fluo de informoj al la publiko. Neniu redaktoro povas respondece ignori elektronikajn rimedojn. Baza plana prioritato devas esti klopodo eltrovi la ĝustan ekvilibron inter presa eldonado unuflanke kaj reta informado aliflanke. Gravas ankaŭ, ke redaktoroj konsideru utiligi la diversajn faciligajn rimedojn nun haveblajn, ankaŭ en Esperanto, por redaktado, kontrolado kaj cirkulado.

12. La Esperanto-gazetaro estas malforta kaj dise lokita kompare kun la gazetaro en multaj aliaj lingvoj. Sekve, aparte gravas maksimuma kunlaboro inter gazetoj k. s. – ekde simpla interŝanĝo de informoj tra kunlaboro en la produkto de materialoj ĝis kompleta kunfandiĝo. Aperigi gazeton simple por aperigi ĝin, aŭ funkciigi radiostacion simple por ĝin funkciigi, ne sufiĉas: ĝi estu maksimume utila kaj vivkapabla.

13. TEĴA serĉu kunlaboron kun aliaj internaciaj ĵurnalistaj organizaĵoj, ne nur kiel subtenanto de Esperanto sed ankaŭ kiel organizaĵo kun specialaj scioj pri lingvaj demandoj ĝenerale – kaj por kapti spertojn utilajn al la Esperanto-gazetaro.

14. TEĴA faru sian eblon certigi, ke bona kaj utiligebla materialo regule fluu al la diverslanda gazetaro, proponante sian helpon al internaciaj kaj landaj Esperanto-organizaĵoj, stimulante inter siaj membroj la verkadon de artikoloj kaj komunikoj, kaj intervenante kiam aperas utiligeblaj okazoj por informi la publikon por Esperanto kaj rilataj temoj.

FINANCO

15. Redakcioj kaj aliaj koncernaj organizaĵoj faru ĉion eblan por certigi, ke Esperanto-gazetoj estu facile aboneblaj, ke unuopaj numeroj estu aĉeteblaj ekzemple en Esperanto-aranĝoj, kaj ke la merkatuma flanko de la aperigo kaj daŭrigo de ĉiu gazeto ricevu adekvatan atenton.

16. En diversaj mondopartoj, sed precipe en EU-landoj, povas ekzisti fontoj de subvencioj por unuopaj gazetoj aŭ por diverslanda kunlaboro inter gazetoj. Redakcioj sisteme esploru tiujn eblecojn kaj TEĴA instigu ilin tion fari.

Komentoj

“Por ke Esperanto-gazetoj estu bibliografie registritaj kaj konservataj, redaktoroj ĉiam (…) arkive konservu ĉiun malnovan numeron en elektronika formo, prefere en retpaĝaro libere alirebla.”

Tia vortumado supozigas, ke la interreto bone taŭgas por konservi kaj arĥivigi dokumentojn. La ĝisnuna sperto tamen montras la malon, almenaŭ en la dimensioj de Esperantujo: Kiam la TTT-ejo de gazeto ŝanĝiĝas (aŭ foje eĉ nur la redakta teamo), ofte malaperas la pasintaj numeroj el la reto. Mi kolektis multajn sondokumentojn (Esperanto-muzikon) ekde 1999, kiuj nun ne plu haveblas en la interreto. La interreto ja taŭgas kiel bona loko por prezenti malnovajn dokumentojn kaj fari ilin legeblaj al multaj personoj samtempe. Sed por konservi ilin dum multaj jaroj, tradicia arĥivo multe pli konvinkas.

“Por ke Esperanto-gazetoj estu bibliografie registritaj kaj konservataj, redaktoroj ĉiam (…) arkive konservu ĉiun malnovan numeron en elektronika formo, prefere en retpaĝaro libere alirebla.”

Mi proponas uzi la spertojn kaj sciojn de esperantistoj, kiuj laboras de jaroj sur la menciitaj kampoj:

1. Johann Pachter, Berlin – spertas pri bilbiotekaj aferoj kaj dokumentado. Li mem administras esperantlingvajn bibliotekojn kun konsiderinda nombro de bliotekaj unuoj kaj supozeble pretas konsili, kiamaniere registri librojn kaj bibliotekojn en la koncernaj faklistoj.

2. Miroslav Malovec, Brno – okupiĝas de pluraj jaroj pri la problemo, kiamaniere sekurigi elektronike librojn, kiuj ekzistas nur en unuopaj ekzempleroj. Laŭ miaj informoj li jam skanis konsiderindan nombron le titoloj.

Cetere mi devas subteni la opinion de Gunnar Fischer. La reto taŭgas por facila, rapida kaj malmultekosta distribuado kaj disponigado de informoj, sed malpli kiel arkivo.

Tio evidentiĝis post la datumperdoj okazintaj cxe tre granda kaj famnomo retproviziisto de Germanio, kiu poste senkulpigis sin per paragrafo en la kontraktkondiĉoj, laŭ kiu la kliento mem plene respondecas pri la sekureco de la datumoj stokitaj sur la serviloj. Kiu ne havas sekurecajn kopiojn, restas “sidanta” sur la damaĝo. Ĉar tiu regulo troveblas en la kondiĉoj de ĉiuj retproviziantoj, ne eblas rezigni pri surloka arkivo.

Peter

“5. Mankas unu aŭtoritata loko en la reto, kien oni iru por ricevi bazajn datumojn pri Esperanto. Rekomendindas krei tian datumbazon, eventuale en la nun konstruata paĝaro Esperanto-Aktuale.”

Rekomendindas intensiva kunlaboro kun UEA, ĉar ties vere multlingva retejo estus jam bona bazo por havigi al ne-esperantistoj en vere tre multaj landoj taŭgajn informojn pri esperanto. Anstataŭ investi energion en tute nuvan platformon, mi proponos investi tiun energion en la evoluigadon de la jam ekzistantaj kaj en varbadon pri ili.

“6. Kvankam troveblas jan kaj jen tiaj informoj, mankas loko en la reto al kiu oni povu facile sin turni por trovi bonajn argumentojn por Esperanto, modelajn gazetarajn komunikojn, kaj similajn faciligilojn por tiuj, kiuj verkas gazetarajn komunikojn aŭ artikolojn por la ekstera publiko, aŭ laboras en radio aŭ televido aŭ ĉe la reto. Indus krei tian lokon.”

Mi dubas, ke ĵurnalistoj serĉus en fontoj ekster ilia kutima laborfluo.
La kutimaj fontoj ekz. de germanaj redaktoroj estas laŭ mia impreso DPA, AP kaj la APIS-retejo resp. ties posteulo ipicturemaxx. Necesas tie pli abundigi la disponeblan materialon, kvankam tio ne estas facila tasko. Bonajn spertojn, kiel interesigi ĵurnalistojn pri Esperanto, havas Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven, Berlin (bone konata pere de esperantoland.org).

Peter

“… Kiam la TTT-ejo de gazeto ŝanĝiĝas (aŭ foje eĉ nur la redakta teamo), ofte malaperas la pasintaj numeroj el la reto. Mi kolektis multajn sondokumentojn (Esperanto-muzikon) ekde 1999, kiuj nun ne plu haveblas en la interreto. La interreto ja taŭgas kiel bona loko por prezenti malnovajn dokumentojn kaj fari ilin legeblaj al multaj personoj samtempe. Sed por konservi ilin dum multaj jaroj, tradicia arĥivo multe pli konvinkas.”

Pro tio bezonatas ellabori bonan bazon. Se aperas bezono krei iun gravan kaj ampleksan interretan arĥivon, necesas ke iu organizo respondecu pri ĝi, sed ne unu sola persono. Tiu organizo devas esti administranto de retadreso, por ĝi ne malaperu kune kun la fondinto; de tempo al tempo fari “rezervajn kopiojn” por informojn eblus rapide reenmeti, se okazas iuj neatenditaj malfacilaĵoj. Pluraj naciaj interretaj amaskomunikiloj sukcese funkcias tiel.

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA