Forpasis Yamasaki Seikô

Forpasis Yamasaki Seikô, iama sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio

Yamasaki Seikô (naskiĝis la 21-an de novembro 1929, mortis la 10-an de oktobro 2017) estis universitata docento pri internacia komerco kaj angla lingvo, li laboris en la internacia komerco (1952-86) kaj poste pri trejnado de oficistoj en komerco. Direktoro (estrarano) de Japana E-Instituto, komitatano de UEA, membro de ties lingvopolitika komisiono. Akademiano, direktoro de la Akademia komisiono pri landaj lingvoinstitutoj. Estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Fakdelegito pri ekonomio. Li aŭtoris la komparan studon La artikolo, Etimologia vortaro pragmata de Esperanto kaj la popularan kurson Enkonduko en la japanan. Li ankaŭ kontribuis al kolektivaj verkoj, inter kiuj Sindikata terminaro. Li ofte artikolis pri lingvaj kaj ekonomikaj temoj kaj prelegis en UK kaj aliaj E-aranĝoj.

La Komitato de UEA elektis lin kiel honoran membron en 1999.

(fonto: komuniko 709 de UEA, la 16an de oktobro 2017)

Membra ensaluto

Teknika subteno, redaktado, administrado: Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova

© 2008-2012 TEĴA